Anna Luise von Schwarzburg
Anna Luise von Schwarzburg | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1871 en Hermsdorf | |
Morto | 7-an de novembro 1951 (80-jaraĝa) en Muzeo Kastelo Sondershausen | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Georg Prinz von Schönburg-Waldenburg (en) vd | |
Patrino | Luise Prinzessin zu Bentheim-Tecklenburg (en) vd | |
Edz(in)o | Günther Victor, princo de Schwarzburg (1891–nekonata valoro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | fotisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Anna Luise von SCHWARZBURG (naskiĝis la 19-an de februaro 1871 ĉe Kastelo Hermsdorf en Ottendorf-Okrilla, mortis la 7-an de novembro 1951 en Sondershausen) estis ĝis la abdiko la edzo Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) princino de Schwarzburg-Rudolstadt kaj de Schwarzburg-Sondershausen. Estante grava hobia fotistino ŝi dokumentis la ĉiutagaĵojn de sia tumulta tempo kaj konservis tiajn altvalorajn kaj interesegajn aferojn por estontaj generacioj. Post la Dua mondmilito ŝi decidis daŭre vivi en GDR. Ŝia tombo troviĝas en la Preĝejo Sankta Andreo (Rudolstadt).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Infaneco kaj junuleco
[redakti | redakti fonton]Anna Luise estis la ununura filino kaj plej juna infano de princo Georgo (Schönburg-Waldenburg) kaj de princino Luise, filino de la princo Adolfo (Bentheim-Tecklenburg). Kun siaj fratoj Hermann kaj Ulrich ŝi pasigis la junulajn jarojn en Hermsdorf kaj Schneeberg. Nur ekde la aĝo de ok jaroj ŝi rajtis resti en propra ĉambro pro antaŭa severa observado daŭra de vartistino. La unua instruiĝo estis kun la fratoj Ulrich kaj la infanoj de la ĉefadministranto von Hoffmann kaj de la ĉefforstisto von Obereigner. Unu instruisto de ŝi estis paroĥestro Arnold Braue kiu iĝis poste ĝenerala superintendanto en Rudolstadt. Krome ŝi ĝuis lernadon de muziko kaj desegnado. Ŝia patrino lernigis al ŝi la ludadon de piano kaj jam antaŭe ŝi violonludis. Pentra kaj desegnada instruadoj realiĝis danke al la pejzaĝisto Oskar Schütz kaj la portretisto Heinrich Schönchen. Pro ke ŝia patro bredis ĉevalojn Anna Luise ankaŭ iĝis fervora rajdistino. Preparo je reprezentado nobela sekurigitis antaŭzorgeme per la patrino. Ŝia unua amo estis je grafo Pückler, studamiko de ŝia frato Hermann. Sed pro aparteno lia al alia klaso ŝi malrajtis nupti lin.
Princino de Schwarzburg-Rudolstadt
[redakti | redakti fonton]En la 8.11.1891 Anna Luise fianĉiniĝis al sia kuzo je 19 jarojn pli aĝa, Guntero Viktoro, post kiam lia gefianĉiĝo kun Luise von Sachsen-Altenburg laŭ interkonsento solvitis. La ene de la familioj aranĝita geedziĝo faritis en la 9.12.1891 en Rudolstadt. Nupto civila estis en la Ruĝaj salonoj de Kastelo Heidecksburg dum la eklezia iĝis en la kastela kirko (la nuna porcelana galerio). En septembro 1892 ŝi akuŝis mortintan knabon. Sekvintaj malsanoj malebligis postajn gravedecojn. Tiu ŝoko ankaŭ influos hararportan kaj vestaĵportan kutimon. Politike ŝi malengaĝiĝis ĝis 1914 kiam ŝi ekpolitikistinis. Ekde la nupto ŝi vole malvole transprenis la rolon de landa suverenino patrina. Ŝi ĉefe responsis pri afero en kunteksto kun societoj kaj komunutilaj institucioj. Ŝi ekzemple antaŭenpuŝis prizorgadon de olduloj kaj malriĉuloj en Königsee-Quittelsdorf kaj fondis en 1901 hejmon por handikapuloj sub la gvido de diakoninoj en Bad Blankenburg (Anna-Luisen-Stift). Anna Luise ankaŭ volonte ĉeestis festojn publikajn kaj ingaŭgurojn multajn (ekz. de la Barbarossa-monumento en Steinthaleben). En 1906 ŝi konatiĝis ĉe Kastelo Schwarzburg kun la arĥitekto Henry Van de Velde kiu ofte kaj ade invititis fare de la princa familio. Li eĉ ricevis rifuĝejon en la fazanejo, en la proksimeco de Schwarzburg, kiun li aranĝis laŭ propraj ideoj. Kvankam tiam la princino havis ankoraŭ konservatisman artoguston ŝi ja ŝategis la aĵojn de la belgo. La unuan fojon en majo 1907 ŝi iris al Vajmaro por viziti tiun mirindan arĥitekton kaj artiston. Van de Velde ankaŭ ĉeestis en 1909 la festan regadtransprenon en Sondershausen.
Princineco de Schwarzburg-Sondershausen
[redakti | redakti fonton]Post la morto de princo Karlo Guntero (Schwarzburg-Sondershausen) kaj la estingiĝo vira de la sondershausen-a parta linio transprenis en 1909 Guntero Viktoro en persona unio ankaŭ la regadon por tiu ĉi princolando. Sekve ankaŭ lia edzino ricevis titolon de princino de Schwarzburg-Sondershausen. Ekde tiam la paro havis ses diversajn loĝejojn kiujn ili devis alterne uzi post loĝado de po du monatoj. Por sekurigi la dinastion de Schwarzburg princo Sizzo von Leutenberg deklaritis posteulo en la 1.6.1896. Sed en la kuro de la tempo la rilato inter Guntero Viktoro kaj la grandkuzo Sizzo malpliboniĝis. Kvereloj faritis eĉ gazetare pri laŭdiraj malavantaĝoj kaj malpermeso estadi en la kasteloj de Rudolstadt kaj Schwarzburg. En 1910 Sizzo nur rajtis nomiĝi princo de Schwarzburg; en 1918 la konflikto tiom akriĝis ke interparolitis sole inter advokatoj.
Pro nervozaj krizoj kaj malsanoj koraj de la edzo Anna Luise devis adapti sian taghoraran dividon. Ŝi ankaŭ regule akompanis la edzon je fare de medicinistoj rekomenditaj kuracadoj. Dum momentoj pli trankvilaj, ekz. dum ĉasadoj de la edzo, ŝi verkadis kaj fotadis.
Fino de la monarĥio
[redakti | redakti fonton]Dum la Novembra Revolucio 1918 estis Guntero Viktoro la lasta princa suvereno kiu abdikis en la 23-a de novembro kiel princo de Schwarzburg-Rudolstadt kaj du tagojn poste kiel princo de Schwarzburg-Sondershausen. Pli malfrue la princa paro retenis Kastelon Schwarzburg kaj Ĉaskastelon Rathsfeld kun la koncernitaj bienoj kaj loĝadrajton en la Kastelo Heidecksburg kaj Kastelo Sondershausen. Krome ili ricevis fare de la Lando Turingio pension. La plejmulto de la monaj havaĵoj kaj de la artaĵoj transiris en la manojn de la jam en la 22.11.1918 fondita fondaĵo Fürst-Günther-Stiftung.
Nur post longa tempo kaj kontraŭvole Anna Luise akceptis la perdon de publika graveco. Ankaŭ diversaj demandoj je kompensoj fare de la nova ŝtato Turingio neniam tute kontentige solvitis. Post longa malsano mortis Guntero Viktoro en Sondershausen; ŝi deklaritis unusola heredantino pro kio ŝi mem devis kontinuigi la juristajn kverelojn kun Sizzo. Ankaŭ post ties morto en 1926 Anna Luise rifuzis adopton de ties filo Frederiko Guntero; ĉar li ne rezignis pri plilongigita jura procesumado. En 1942 Anna Luise kontraŭe decidis adopti princon Wilhelm von Schönburg-Waldenburg, la pli junan filon de la frato Ulrich.
En 1945 la komunistoj eksproprietigis ŝin kaj la havaĵoj de la domo de Schwarzburg plejparte iĝis popolproprietaj. Tamen konceditis fare de la komunistoj al ŝi loĝi en la kastelo en Sondershausen ĝismorte en 1951. Ŝi nombriĝis inter la triopo de anoj de iam regintaj dinastioj kiuj iĝis ŝtatanoj de GDR en 1949 (kun duko Ernesto la 2-a (Sachsen-Altenburg)) kaj princino Adelheid von Sachsen-Altenburg.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gerlinde Gräfin von Westphalen: Anna Luise von Schwarzburg. Die letzte Fürstin. Jenzig, Golmsdorf, dua eldono 2011, ISBN 978-3-910141-79-7.
- Jens Henkel: Anna Luise von Schwarzburg 1871–1951. Ein Leben in Bildern aus ihrem photographischen Nachlass. Thüringer Landesmuseum Heidecksburg Rudolstadt, Rudolstadt 2005, ISBN 978-3-910013-54-4.