Anna Mária Tahy
Anna Mária Tahy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tachler Gizella Anna |
Naskiĝo | la 13-an de decembro 1915 en ![]() |
Morto | la 13-an de januaro 1950 en ![]() |
Ŝtataneco | Argentino ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Anna Mária TAHY [tahi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tahy Anna Mária estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Tachler Gizella Anna.
Anna Mária Tahy [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de januaro 1950 en Bonaero (Argentino).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Mária Tahy studis en Max-Reinhardt-seminario, poste ŝi private lernis de Aranka Hettyey. En 1938 Artúr Bárdos taksis ŝin talenta, tial li iĝis primadono en Teatro Belvárosi. En la sekva jaro ŝi estis videbla en Teatro Magyar, en 1940 en Teatro Városi, inter 1941-1942 en Ŝtata Hungara Teatro de Kolozsvár. En 1942 ŝi plulernis en la nazia Germanio helpe de stipendio, poste ŝi revenis al Budapeŝto. En 1944 ŝi edziniĝis, poste ŝi naskis 3 filinojn. Ekde 1948 ŝi vivis en Bonaero, kie ŝi aliĝis al la loka hungara teatreto. Ŝi mortis pro akcidento.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jenő Heltai: Ezerkettedik éjszaka - Leila
- Ferenc Herczeg: Bizánc - Herma
- János Vaszary: A pénz nem boldogít - Edit
Elektitaj kinfilmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Tilos a szerelem (1943) – amikino
- Boldoggá teszlek (1944) – fianĉino