Saltu al enhavo

Anna Meurrens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anna MEURRENS (naskiĝis la 19-an de februaro 1905; mortis 1974) estis belga esperantistino ekde 1936. Ŝi estis edzino de la flandra pentristo kaj desegnisto Leo Meurrens. Dum la dua mondmilito, ŝi kunredaktis kaj dissendis monatan bultenon kiu ebligis la pluvivon de lokaj grupoj kaj la rapidan renaskiĝon de la movado ekde la liberigo de la lando en la aŭtuno de 1944. Ŝi iĝis prezidantino de la loka kaj regiona kluboj en Leuven kaj estraranino de Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj kaj de Flandra Ligo Esperantista, poste de la kunfandiĝintaj belgaj grupoj (Belga Esperanto-Federacio). Ŝi verkis poemojn; kelkaj el ili aperis en Heroldo de Esperanto, Espero Katolika kaj Flandra Esperantisto.

Foto de ŝi kaj aliaj esperantistoj en Vikiflandrio