Anna Petrovna Kern
Anna Petrovna Kern | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1800 en Orjol |
Morto | 27-an de majo 1879 (79-jaraĝa) en Torĵok |
Tombo | Torzhoksky District (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Familio | |
Patro | Piotr Markovitch Poltoratski (fr) ![]() ![]() |
Patrino | Ekaterina Ivanovna Wulff (fr) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Jermolaj Fjodorovič Kern (en) ![]() ![]() |
Infano | Ekaterina Kern (fr) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto memuaristo ![]() |
Anna Petrovna KERN (ruse Анна Петровна Керн, denaske Poltorackaja (Полторацкая), nomita laŭ sia dua geedzeco: Markova-Vinogradskaja (Маркова-Виноградская); 11a de Februaro 1800 – 27a de Majo 1879) estis rusa altnivelulo kaj memorverkisto, plej bone konata kiel tiu al kiu oni adresis tiun kiu estas probable la plej fama ampoemo en rusa lingvo, verkita de Aleksandr Puŝkin en 1825. Tamen tiam ŝi jam estis edziniĝinta. Kelkaj fakuloj ĉiuokaze pridubas ĉu vere la poemo estis direktita al Anna Petrovna aŭ al alia virino. Poeto Miĥail Dudin kredis, ke la poemo estis dediĉita al la servistino Olga Kalaŝnikova.[1] Puŝkin-fakulo Kira Viktorova kredis, ke la poemo estis dediĉita al la imperiestrino Elizaveta Aleksejevna mem.[2] Vadim Nikolajev argumentis, ke la ideo pri la imperiestrino estis marĝena kaj malakceptis studi ĝin, dum li klopodis pruvi, ke tiu poemo estis dediĉita al Tatjana Larina, nome heroino de Eŭgeno Onegin.[1]
En Sankt-Peterburgo, Anna flirtis kun nombraj romantismaj poetoj, sed ŝia famo estis amafero kun Puŝkin en la somero de 1825, dum ŝi restis kun parencoj en Trigorskoe, bieno apud Miĥailovskoje, kie la granda poeto estis en ekzilo.
En 1826, Kern divorcis disde sia maljuna edzo. Dek jarojn poste, ŝi edziniĝis al sia 16-jaraĝa kuzo, Aleksandr Markov-Vinogradskij. Edziĝinte kun juna kadeto, Anna iris kontraŭ la volo de sia patro, pro kio li senigis ŝin de ajna materiala subteno. Tiurilate la Markovs-Vinohrads ekloĝis en la kamparo kaj vivis tre malbone.[3] Ŝi pasigis siajn lastajn jarojn tiom malriĉe ke ŝi devis forvendi la leterojn kiujn Puŝkin estis sendinta al ŝi.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 ruse, Vadim Nikolajev. Al kiu estis dediĉita «Magia Momento»? Arkivigite je 2022-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ ruse, Intervjuo kun Kira Viktorova Arkivigite je 2013-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://ipoltavets.com/uk/eternal-hto-taka-anna-kern-ta-chomu-v-lubnah-ye-altanka-na-yiyi-chest