Annie Le Houérou
Annie Le Houérou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-a de marto 1960 en Plougonver (Côtes-du-Nord) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | University of Rennes 2 – Upper Brittany (en) vd | ||||
Partio | Socialista Partio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Deputitino de la 4-a distrikto de Côtes-d'Armor | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 – | ||||
Antaŭulo | Marie-Renée Oget | ||||
Urbestrino de Guingamp | |||||
Dum | 14-a de marto 2008 – 4-a de aprilo 2014 | ||||
Sekvanto | Philippe Le Goff | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Annie Le Houérou, naskiĝinta la 31-an de marto 1960 en Plougonver (Côtes-du-Nord), estas franca politikistino , membro de la Socialista Partio kaj deputitino de Côtes-d'Armor ekde 2012.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Annie Le Houérou studis aplikitajn fremdajn lingvojn, poste publikan juron en la universitato de Rennes de 1979 ĝis 1984. Diplomita de la Regiona Instituto pri Adminisitrado, ŝi komencis labori en 1988 en la ministerio pri agrikulturo ĝis Parizo antaŭ ol estri, ekde 1993, la laboratorion pri evoluigo kaj analizoj de la departemento Côtes-d'Armor en la zoopoluso de Ploufragan.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Elektita en la Municipa Konsilio de Guingamp en marto 2001 sur la listo de Noël Le Graët, ŝi kuniĝis al la Socialista Partio en 2005 kaj estis elektita departementa konsilianino de la kantono Guingamp en decembro samjare per parta baloto. Ŝi estis, inter aliaj, prezidantino de la Komunumaro Guingamp inter 2002 kaj 2008. En marto 2008, ŝi estis reelektita en la Municipa Konsilio de Guingamp kies urbestro ŝi fariĝis. Samdate, ŝi estis reelektita en la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor, kies vic-prezidantino ŝi fariĝis, komisiita pri infanaro kaj familio[1]. Por konformiĝi kun la leĝo de nekumulo de mandatoj, ŝi rezignis tiam pri la mandato de departementa konsilianino.
Ŝi estis elektita deputitino okaze de la deputitaj balotoj de 2012 en la 4-a deputita distrikto de Côtes-d'Armor kun 68,52 % de la voĉoj fronte al Valérie Garcia, kandidatino de UMP[2].
En marto 2014, okaze de la municipaj balotoj en Guingamp, ŝi rekandidatis sur la listo kondukita de Philippe Le Goff kiu, la 4-an de aprilo, sukcedis ŝin kiel urbestro. Ŝi restis simpla municipa konsilianino.
Mandatoj kaj oficoj
[redakti | redakti fonton]- De 2001 : Municipa konsilianino de Guingamp (Côtes-d'Armor).
- 2002 - 2008 : Prezidantino de komunumaro Guingamp.
- 2008 - 2014 : Urbestrino de Guingamp.
- 2005 - 2012 : Departementa konsilianino des Côtes-d'Armor.
- 2008 - 2012 : Vicprezidantino de la Departementa Konsilio, komisiita pri infanaro kaj familio.
- De la 20-a de junio 2012 : Deputitino de Côtes-d'Armor.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografio Arkivigite je 2015-12-07 per Wikiwix en ŝia interretejo
- ↑ Rezultoj sciigitaj de la ministerio pri enlandaj aferoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guingamp
- Komunumaro Guingamp
- Listo de deputitoj de Côtes-d'Armor
- 4-a deputita distrikto de Côtes-d'Armor
- Deputitoj de la 14-a parlamenta periodo laŭ distrikto
- Alfabeta listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝia slipo en la interretejo de la Nacia Asembleo
- Interretejo de Annie Le Houérou Arkivigite je 2018-03-27 per la retarkivo Wayback Machine