Saltu al enhavo

Annsybill Kamphausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Annsybill KAMPHAUSEN, filino de patro el Germanio kaj de patrino el la itallingva svisa kantono Tiĉino, estas librovendistino kaj esperantistino en Darmstadt. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi plurajn jarojn estis estraranino de Germana Esperanto-Asocio, aktivis en la esperantista por-UNESKO-asocio Monda Kunagado kaj de 1992 ĝis 1995 reprezentis ĝin en la komitato de UEA, interalie subtenis Esperanto-klubon en la benina vilaĝo Ĉaĉu kaj komencis ĝardenkulturan projekton, por kiu ŝi trovis financan kaj teknikan helpon pere de internacia virina organizaĵo.[1] Ankaŭ en la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE), en kiu ŝia same membras, ŝi organizis helpon por tiu projekto.[2] Nun ŝi aktivas precipe en projektoj de la loka urba politiko, kaj laŭ la stato de 2016 daŭre partoprenas en lokaj esperantistaj kunvenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo en Eventoj n-ro 0032, 2/junio - '93
  2. informilo "Aveno" 9-a, okaze de la 10-a jubileo de AVE en 1994. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2016-03-14.