Antaŭkolumbaj civilizoj en Kolombio
Aspekto
Antaŭ la alveno de Kristoforo Kolumbo al Ameriko, en multaj regionoj de la nova kontinento, kiel en Kolombio, oro estis sanktuma metalo, kiu ornamis la indiĝenajn ĉefojn kaj estis uzata kiel oferaĵo al dioj.
En la sudokcidenta parto de Kolombio disvolviĝis or-kulturoj, kun metalurgio kaj teknikoj por prilabori la oron kaj fari mirindajn artaĵojn el oro:
La or-kulturojn de la kolombiaj indiĝenoj la arkeologiistoj klasigas en 13 kulturoj nomataj:
- Tumaka
- Kalima
- Malagana
- Sankta Aŭgusteno
- Tjerradentra
- Kaŭka
- Narinja
- Tolima
- Kimbaja
- Sinua
- Urabaa
- Tajrona
- Mŭiska
La sekva mapo montras la regionojn de la kolombia teritorio okupitajn far ĉiuj tiaj or-kulturoj:
Ĉiu or-kulturo disvolviĝis dum multaj jaroj. La sekva bildo reprezentas la tempan situon de ĉiu or-kulturo: