Saltu al enhavo

Antal Ács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Ács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1915 (1915-02-14)
en Kaposvár
Morto 28-an de julio 1998 (1998-07-28) (83-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antal Ács [Aĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ács Antal, estis hungara agronomo, plibonigisto, altlerneja instruisto.

Antal Ács[1][2] naskiĝis la  14-an de februaro 1915 (nun 1915-02-14) en Kaposvár, li mortis la 28-an de julio 1998 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Antal Ács maturiĝis en Budapeŝto en 1934, inter 1936–1941 li laboris en bieno de Pusztataskony, poste ĝis 1946 li estis agronomia inspektoro en Budapeŝto, dum li akiris agronomian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1946. Post la diplomo li estis plibonigisto 4 jarojn en bieno de Verseg, poste li estis institutestro 5 jarojn. Inter 1956-1964 li estis docento, poste profesoro ĝis 1980, eĉ li estis rektoro (1970–1977) en Agrikultura Universitato de Debrecen, dum li estis ankaŭ estro de la universitata bieno inter 1956–1979. Intertempe li doktoriĝis en Debrecen en 1958, li kandidatiĝis (CSc) en 1964, li doktoriĝis en 1987 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li plibonigis precipe pizojn kaj melonojn. Li ricevis premiojn inter 1955-1995.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nagyobb termésátlagok elérése megyénk viszonyai között. (1954)
  • Nagyüzemi borsótermesztésünk korszerű kérdései. (disertaĵo, 1958)
  • Mezőgazdasági munkaszervezés. 3. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1965)
  • A mezőgazdasági vállalatok irányítási rendszere, a vezetés szervezete és annak kialakítására ható tényezők vizsgálata. (disertaĵo, 1975)
  • Biológiai és ökológiai tényezők hatása a borsó fenofázisaira, a zöld termés minőségére és termőképességére. (disertaĵo, 1986).
  • A borsótermesztés biológiai, ökológiai és agrotechnikai tényezői. (1998)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.