Antal Éber
Antal Éber | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ellenberger Henrik |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 4-an de junio 1950 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | László Éber kaj Ernő Éber ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Antal Éber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Éber Antal estis hungara bankisto, advokato, parlamenta deputito. Lia origina nomo estis Ellenberger Henrik (laŭ hungarlingve kutima nomordo) ĝis 1886. Lia frato estis László Éber
Henrik Ellenberger (Antal Éber)[1] naskiĝis la 26-an de majo 1872 en Pest (urbo), li mortis la 4-an de junio 1950 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Éber devenis el juda familio. Li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li eklaboris en banko. Post jaroj li estis bankestro, ekde 1906 ankaŭ parlamentano, ekde 1912 ankaŭ advokato. En 1919 li estis helpinto de kontraŭkabineto de Miklós Horthy. Li ofte kontribuis en ĵurnaloj, gazetoj, revuoj, dum la kontraŭjuda periodo la ĵurnalismo estis lia ĉefa okupiĝo. Li ricevis italan premion. Li edziĝis en 1901.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Emlékirat a közgazdasági politikánk irányelveiről (1932)
- Szabadkereskedelem és protekcionizmus (1938)
- Széchenyi gazdaságpolitikája (1940)
- Mire tanít Széchenyi (1941)
- Közgazdasági anekdoták (1942)
- Mikép gazdagodhatunk ingyen? (1947)