Antal Demién
Antal Demién | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1744 en Catalina |
Morto | 26-an de aŭgusto 1833 (89-jaraĝa) en Peŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akademiulo juristo |
Antal Demién [demjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demién Antal estis hungara juristo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szent-katolnai. Lia familia nomo aperis foje laŭ aliaj ortografioj Demjén aŭ Demien.
Antal Demién [1] naskiĝis la 22-an de junio 1744 en Transilvanio en Szentkatolna (nuntempa Catalina (Covasna) en Rumanio). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1833 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Demién komence frekventis lernejojn en Transilvanio, poste en Supra Hungarujo, fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Nagyszombat en 1776. Post siaj studoj li instruis samloke en la ĵus fondita jura fakultato. En la sekva jaro la universitato translokiĝis al Buda, tamen li instruis plu en la restinta akademio. Ekde 1782 li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En 1789 li estis dekano, en 1795 kaj 1804 rektoro [2], en 1819 fakultatestro. En 1806 li ricevis la titolon reĝa konsilisto, li pensiuliĝis en 1822.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Dissertatio inaug. ex jure hungarico de eo: An pater liberos suos per testamentum simpliciter excludere possit?… (1776)