Antal Dunai
Antal Dunai | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 21-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Gara | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Antal Dunai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunai Antal estas hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono trejnisto. Lia origina familia nomo estis Dujmov.
Antal Dujmov[1] naskiĝis la 21-an de marto 1943 en Gara.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Dunai maturiĝis en la proksima Baja en 1961, sed li futbalis en la sama urbo en junulara teamo ekde 1953. Post la maturiĝo li futbalis 3 jarojn en Pécs. Inter 1965-1976 li apartenis al prestiĝa klubo en Újpest, kie li estis hungara ĉampiono sepfoje kun 202 goloj kaj trifoje golreĝo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1969–1973 31-foje kun 9 goloj. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon, en la Somera Olimpiko 1972 arĝentan medalon. Li finis la futbalon en 1981 en aŭstra klubo. Intertempe li akiris trejnistan diplomon en la Gimnastika Altlernejo, poste li estis trejnisto inter 1978 kaj 1997. Inter 1998-2001 li havis postenon en la sporta ministerio, poste li pensiuliĝis. En 2013 li ricevis ŝtatan premion. Li edziĝis en 1964.