Antal Grassalkovich (duko)
Antal Grassalkovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1734 en Peŝto |
Morto | 5-an de junio 1794 (59-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Antal Grassalkovich |
Patrino | Krisztina Klobusiczky (en) |
Edz(in)o | Mária Anna Esterházy (en) |
Infanoj | Antal Grassalkovich, Erzsébet Grassalkovich (en) , Gräfin Maria Anna Grassalkovich de Gyarak (en) , Ottília Grassalkovich (en) |
Okupo | |
Okupo | mecenato politikisto |
Duko (pli frue grafo) Antal Grassalkovich [graŝalkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grassalkovich Antal estis hungara magnato, ĉambelano, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis gyaraki. Lia samnoma patro estis Antal Grassalkovich (krongardisto), lia samnoma filo estis Antal Grassalkovich (ĉambelano).
Antal Grassalkovich [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1734 en en Pest (urbo). Li mortis la 6-an de majo 1794 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Grassalkovich studis en Pozsony kaj Vieno. Li heredis multajn bienojn, tamen li ne okupiĝis pri ili, simple li ludonis ilin. Plej ofte li vivis en Vieno, kie li estis nomumita ĉambelano, konsilisto, fine duko en 1784. Li estis ankaŭ departementestro. Escepte li batalis por la Habsburgoj kontraŭ la prusoj. Li edziĝis en 1758, baldaŭe li havis 8 gefilojn.