Antal Kerpely (filo)
Aspekto
Antal Kerpely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1866 en Rusca Montană |
Morto | 23-an de julio 1917 (50-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Antal Kerpely |
Frat(in)o | Kálmán Kerpely |
Parencoj | Bernhard Wetzler (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero universitata instruisto |
Antal KERPELY [kerpeli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerpely Antal estis hungara metalurgo naskita en Hungara reĝlando en Ruszkabánya (nuntempa Rusca Montană en Rumanio) la 27-an de septembro 1866 kaj mortinta en Vieno la 23-an de julio 1917. Li estis la filo de inĝeniero Antal Kerpely, lia frato estis Kálmán Kerpely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Kerpely diplomitiĝis en Akademio de Selmec. En 1887 dungis lin la Österreichische-Alpine-Montan-Gesellschaft, kies li iĝis ĝeneraldirektoro ĝis sia morto. Lia inventaĵo por gasproduktilo Kerpely disvastiĝis tutmonde. En 1914 la asocio por germanaj inĝenieroj pri forno distingis lin per ormedalo Carl Lueg. Li heredigis 2 milionojn da kronoj por bonfaraj celoj.