Antal Lázár
Aspekto
Antal Lázár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1941 (83-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Lázár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lázár Antal estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Antal Lázár[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1941 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Lázár akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1966. Inter 1966-1985 li laboris en ŝtata arkitektura firmao, intertempe li studis en majstra kurso (1970-1972) kaj en Braunschweig en 1973. En 1986 li ekinstruis en la teknikuniversitato, inter 1988-2006 li estis katedrestro, inter 2002-2006 dekano. Depost 1990 li ankaŭ gvidis internacian arkitekturan firmaon. En 2006 li estis emeritita. Li ricevis premiojn inter 1975-2001, fine premion Kossuth en 2005.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vendejo pri mebloj (Budapeŝto, 1970-1974; kun Péter Reimholz)
- Vendejo pri mebloj (Székesfehérvár, 1971-1975; kun Péter Reimholz)
- Hotelo (Keszthely, rekonstruo, (1984-1988)
- Fabrika sidejo (Budapeŝto, 1996-1998; kun Péter Reimholz)
- Biblioteko (Veszprém (urbo), 1997; kunarkitekto)
- Aŭtobusa stacidomo (Ferencváros (distrikto), 2001-2002)
- Domo de Csukás (rekonstruo, 2005 Pécs, kunarkitekto)
- Nova domo de Universitato Corvinus de Budapeŝto, (2005-2006), kunarkitekto)
-
Vendejo pri mebloj (Budapeŝto)
-
Vendejo pri mebloj (Székesfehérvár)
-
Biblioteko (Veszprém)
-
Fabrika sidejo (escepte la mezan parton, Budapeŝto)
-
Aŭtobusa stacidomo (Budapeŝto)
-
Domo de Csukás (Pécs)
-
Nova universitata domo (Budapeŝto)
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Könyv az építészetről (libro, kunaŭtoro, 1998)
- Munkahelyek építészete (2000)
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine