Antal Steinhardt
Etoso
Antal Steinhardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Steinhardt Antal Ignác |
Naskiĝo | la 1-an de junio 1856 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 27-an de julio 1928 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Steinhardt, laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinhardt Antal estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Steinhart.
Antal Steinhardt[1] naskiĝis la 1-an de junio 1856 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 27-an de julio 1928 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Steinhardt studis de 1876 ĉe la Teknika Universitato en Stuttgart kaj faris studvojaĝojn en Germanio, Italio kaj Francio. (Laŭ hungara fonto li studis en Reĝa Teknikuniversitato József). Hejmenveninta li projektis en propra ateliero, sed de la malfruaj 1880-aj jaroj li laboris kun Adolf Láng. Post longa laboro Steinhardt estis barita pro malsano kaj financaj problemoj dum siaj lastaj jaroj, fine li mortigis sin.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- domo de katolika rondo (Budapeŝto)
- domo de Kass (Szeged)
- banejo de Szeged (kun Láng)
- domo de Chmel-Deutsch (Budapeŝto, 1891 kun Láng)
- Teatro Magyar (Budapeŝto, kun Láng, jam plene trakonstruita)
- Nacia Teatro (Pécs) (kun Láng)
-
Katolika rondo
-
Domo de Kass
-
Banejo
-
Domo de Chmel-Deutsch
-
Teatro Magyar
-
Nacia Teatro (Pécs)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]
- [1]