Antal Szabó
Aspekto
Antal Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1845 en Satu Mare |
Morto | 6-an de septembro 1913 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra produktoro |
SZABÓ Antal [pr. sabo:] estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro naskiĝinta en Szatmárnémeti en 1845 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de septembro 1913.
Lia kariero
[redakti | redakti fonton]Antal Szabó debutis en 1866 en trupo de Béla Szilágyi en Marosvásárhely. Post naŭjara provinca ludo en jaroj 1875–83 li agadis kiel direktoro de teatro kaj vizitis la urbojn de Alföld kaj de Transsilvanujo. Poste denove sekvis vagantjaroj en provinco. Ekde 1887 ĝis 1907 li estis ano de la Népszínház.
El liaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gonosz Pista (Tóth E.: A falu rossza);
- Balogh Imre (Rákosi T.: Éjjel az erdőn);
- Mogor, huszárkapitány (Vahot I.: Huszárcsíny).