Antanas Bartninkas
Aspekto
Antanas Bartninkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1924 en Prienai |
Morto | 27-an de marto 1977 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Antanas Bartninkas (naskiĝis la 30-an de majo 1924 en Prienai, mortis la 27-an de marto 1977) estis aktiva litova esperantisto. Studis litovan lingvon kaj literaturon. En 1951 li komencis labori en Libropalaco kiel bibliografo, scienca sekretario, fakestro. En litovaj gazetoj kaj revuoj aperigis dekkelk artikolojn pri bibliografiaj problemoj, libroforme - du beletrajn rakontojn tradukitajn el la franca. Esperantiĝis memstare. Kompilis 4 eseojn, 9 prozaĵojn. Kelkaj tradukoj aperis en "Unuiĝo literatura" (1967, 1969), en "Amikeco" (kajero 3a).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, n-ro 4, pĝ. 25.