Antikvaj astronaŭtoj
La teorio de antikvaj astronaŭtoj estas historifalsa nifologia teorio laŭ kiu pluraj antikvaj teraj civilizacioj estis en kontakto kun eksterteraj "vizitantoj" kiuj venis alporti iom da scioj en la kampoj de skribo, arkitekturo, agrikulturo, matematiko, astronomio kaj medicino. Tiuj hipotezaj "estaĵoj" posedantaj teknologion pli altan ol tiu de homaro en ĉi tiuj tempoj fariĝus, dum la jarcentoj, "dioj", tiuj supernaturaj estaĵoj pri kiuj antikvaj mitologioj parolas kaj kies kultojn arkeologio evidentigas.
La teorio baziĝas sur laŭvorta interpreto de religiaj tekstoj, aŭ nekutimaj eltrovaĵoj kiel la Nazka-linioj, aŭ eĉ plejparte falsaj artefaktoj kiel kristalaj kranioj.
Por la scienca komunumo, la antikvastronaŭta teorio havas neniun fundamenton kaj baziĝas nur sur kunmetaĵo de tiel nomataj historiaj aŭ prahistoriaj misteroj. Arkeologiaj elementoj konsiderataj neklarigitaj ankaŭ havas racian klarigon jam elmontritan fare de arkeologoj. Tiel la interpreto de iuj faktoj fare de la aŭtoroj de la teorio en la 1960-aj jaroj ne eltenas progreson en arkeologio (radiokarbona datado, ekzemple) kaj aliaj sciencoj, kiel ekzemple terfiziko.