Antoine Alciatore
Antoine ALCIATORE (naskiĝinte Angelo Alciatore en 1822 aŭ 1813[1]en Alassio[2], mortinta en Franclando en 1877) estis kuiristo en Eŭropo kaj Ameriko estante de itala origino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li komencis la profesian kuiradon en Nico ĉe Jean-Louis-François Collinet aŭ en Marseille. Poste li iris al Novjorko kaj post kelkaj jaroj al Nov-Orleano. Tie li fondis gastejon kaj tavernon ĉe Saint-Louis-strato.
Edzigis lin en 1855 Sopie Freyss el Alzaco. En 1868 aĉetiĝis pli granda domo: sub la nomo "Antoine's" ĝi ĝis hodiaŭ funkcias. En ĝi elpensis Jules Alciatore, filo de Antoine, la pladon Rockefeller-ostroj, antaŭ 1909. En 1940 oni festis la datrevenon centan de la knajpo-malfermiĝo; tio ege pridubindas ĉar tiam necesus veno de Alciatore al Usono jam en la 1838-a jaro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Souvenir du Restaurant Antoine (1940?)
- Paul Freedman, 10 Restaurants That Changed America. Novjorko: W. W. Norton, 2016
- Roy F. Guste, Antoine's Restaurant Cookbook. Nov-Orleano: Carbury-Guste, 1980
- David S. Shields, The Culinarians: Lives and Careers from the First Age of American Fine Dining. Ĉikago: University of Chicago Press, 2017. ISBN 9780226406923
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Founder Antoine Alciatore" (2012)
- Poppy Tooker, "Antoine's Restaurant" (2023)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Shields (2017), pp. 137-138
- ↑ Find a grave