Antoine Allier
Aspekto
Antoine Allier | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-a de decembro 1793 en Embrun | ||||
Morto | 27-a de julio 1870 en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Jean-Antoine Allier ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto skulptisto oficiro ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
Deputito de Hautes-Alpes | |||||
Dum | 1839 – 1846 1848 - 1851 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antoine Allier (n. la 6-an de decembro 1793 - m. la 27-an de julio 1870) estis franca politikisto.
Kavaleria kapitano en la tempo de la Unua Franca Imperio, Allier sekve fariĝis skulptisto. Liaj verkoj estis plurfoje ekspoziciitaj inter 1822 kaj 1835. Antoine estis la filo de deputito Jean-Antoine Allier. Li mem fariĝis maldekstra deputito de la departemento Hautes-Alpes en la periodo de la julia monarkio, de 1839 ĝis 1846. Li akiris novan mandaton de 1848 ĝis 1851, dum la Dua Respubliko, kaj kunsidis kun la moderaj respublikaj subtenantoj de generalo Eugène Cavaignac.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)