Antoine Destutt de Tracy
Antoine Destutt de Tracy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antoine-Louis-Claude Destutt de Tracy | |||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1754 en Parizo | ||||
Morto | 9-an de marto 1836 (81-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 10 Grave of Tracy-Durfort-Laubespin-Sieyes (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo vd | ||||
Partio | society of ideologues (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Victor Destutt de Tracy (mul) , Émilie Destutt de Tracy (en) vd | ||||
Parencoj | Bernard Destutt de Tracy (en) (patra onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo militisto ekonomikisto politikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antoine-Louis-Claude DESTUTT, markizo de Tracy (Parizo, 20an de julio 1754 - samloke, 9a de marto 1836), estis franca aristokrato, politikisto, militisto kaj filozofo de la Klerismo, kiu stampis la terminon «ideologio» en 1801, en la periodo de la Franca Revolucio, kun la signifo de scienco de la ideoj, komprenante "ideojn" en la ampleksa senco de statoj de konscio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Militisto, aliĝis al la Revolucio, kaj estis elstara deputito. Li estis parto de la grupo de la sensualistoj, kun tendenco al pensaro de Condorcet. Ilia respublikema pensaro konfliktis kontraŭ la partianoj de Napoleono Bonaparte, kiuj akuzis ilin kiel ideologoj.
Li estis malliberigita preskaŭ unu jaron en la Bastilo, poste ekzilita en Bruselo, kaj ekpublikigis Eléments D'Idéologie (1801-1815), postulante la fondon de originala studfako destinita formi la bazon de ĉiuj sciencoj: nome la scienco de la ideoj.
La projekto de tiu scienco estis klopodo trakti la ideojn kiel naturaj fenomenoj kiuj esprimas la rilaton inter la homo, organismo kaj vivanta kaj sentanta, kaj ties natura medio de vivo. Tiel, por Tracy, la studo de la ideologio ebligis la sciaron de la vera homa naturo demandante de kie devenas oniaj idearoj kaj kiel ili disvolviĝas. La teorio ke la homa konduto estas formata de kelkaj ideologiaj elementoj faras Tracy antaŭulo de la marksisma koncepto de "superstrukturo".
Kelkajn jarojn post tiu publikigo, la termino "ideologio· akiris konotacion klare malestima, ĝis la fakto ke la instruado de la Morala kaj Politika Scienco estis malpermesita en la Instituto de Francio fare de Napoleono (1812), kiu pragmatike preferis "kanonojn al vortoj", akuzante la aŭtoron kaj aliajn profesorojn de tiu fako kiel predikantoj de la opozicio kontraŭ sia registaro.
Tracy defendis la dividon de povoj, la politikan liberecon, konsiderante ke tiu ne povas flori sen individua kaj gazetara liberecojn. Li estis inspirinta la pozitivismon de Auguste Comte kaj havis kiel disĉiplojn Stendhal kaj Charles Augustin Sainte-Beuve.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- M. de Tracy à M. Burke, Paris, Imprimerie nationale, rete [1] en Gallica.
- Observations sur le système actuel d'instruction publique, Paris, Veuve Panckoucke, an IX, rete [2] en Gallica.
- Projet d'éléments d'idéologie à l'usage des écoles centrales de la République française, Paris, Pierre Didot l'aîné, Firmin Didot et Debray, an IX, rete [3] en Gallica.
- Analyse de l’origine de tous les cultes, par le citoyen Dupuis, et de l'abrégé qu'il a donné de cet ouvrage, 1799 ; 1804, rete [4] en Gallica.
- Élémens d'idéologie, Première partie, Idéologie proprement dite, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XIII, 1804, rete [5] en Gallica.
- Élémens d'idéologie, Seconde partie, Grammaire, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XI, 1803, rete [6] en Gallica
- Élémens d'idéologie, Troisième partie, Logique, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XIII, 1805, rete [7] en Gallica.
- Élémens d'idéologie, IVe et Ve parties, Traité de la volonté et de ses effets, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, 1815, rete [8] en Gallica.
- Principes logiques, ou Recueil de faits relatifs à l'intelligence humaine (1817) rete [9] en Gallica.
- Commentaire sur l'Esprit des lois de Montesquieu, par M. le Cte Destutt de Tracy, suivi d'observations inédites de Condorcet sur le 29e livre du même ouvrage, et d'un mémoire sur cette question : quels sont les moyens de fonder la morale d'un peuple, écrit et publié par l'auteur du commentaire de l'Esprit des lois en 1798 (1819) rete [10] en Gallica, Réédition : Paris, Fayard, 1994.
- Traité d'économie politique, Paris, Bouguet et Lévi, 1823 rete [11] en Gallica
- Mémoire sur la faculté de penser ; De la métaphysique de Kant et autres textes, Paris, Fayard, 1992.
- Lettres à Joseph Rey : 1804-1814, Genève ; Paris, Droz, Champion, 2003.
- De l'amour. Publié pour la première fois en français avec une introduction sur Stendhal et Destutt de Tracy, par Gilbert Chinard (1926). Réédition : Paris, Joseph Vrin, 2006
- Œuvres complètes tome 1, présentées par Claude Jolly : Premiers écrits - Sur l'éducation et l'instruction publique, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2011 (ISBN 978-2-7116-2133-0)
- Œuvres complètes tome 3, Éléments d’idéologie : Idéologie proprement dite, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2012 (ISBN 978-2-7116-2135-4)
- Œuvres complètes tome 4, Éléments d’idéologie : Grammaire, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2013 (ISBN 978-2-7116-2136-1)
- Œuvres complètes tome 5, Éléments d’idéologie : Logique, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2014 (ISBN 978-2-7116-2137-8)
- Œuvres complètes tome 6, Éléments d’idéologie : Traité de la volonté et de ses effets, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2015 (ISBN 978-2-7116-2138-5)
- Œuvres complètes tome 7, Commentaire sur l’Esprit des lois de Montesquieu, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2016 (ISBN 978-2-7116-2139-2)
- Naskiĝintoj en Parizo
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1754
- Mortintoj en 1836
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de julio
- Mortintoj la 9-an de marto
- Francaj filozofoj
- Francaj verkistoj
- Francaj nobeloj
- Francaj militistoj
- Francaj revoluciuloj
- Ideologioj
- Komandoroj de la Honora Legio
- Sociaj filozofoj
- Membroj de la Franca Akademio