Antoine Schwartz
Aspekto
Antoine Schwartz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1898 en Trimbach |
Morto | 8-an de aŭgusto 1976 (78-jaraĝa) en Strasburgo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Antoine SCHWARTZ (ŝvarc), franco, polica inspektoro. Naskiĝis en la 28-a de januaro 1898 en Trimbach (apud Strasbourg). Zorgis precipe pri gazetaj kaj polica Esperantaj aferoj. Vicprezidanto de Asocio Strasburga de Esperanto; administranto de Information Esperantiste de SFPE; kunlaboranto de Tribune Esperantiste; ĝenerala sekretario de la Amikaro de Policanoj de Francujo kaj kolonioj; delegito por Francujo de Internacia Polica Ligo, kaj administra redaktoro de Internacia Polica Bulteno. Verkis (kun Jalmain) Interprète du Policier, fakan libreton deklingvan enhavantan Esperantan parton.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Schwartz el la Enciklopedio de Esperanto.