Saltu al enhavo

Antonio Carlos de Arruda Beltrão

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antonio Carlos de ARRUDA BELTRÃO (beltrãŭn), brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝeniero de telegrafafio. Mortis en 1928. Tre riĉa industriisto de Pernambuko, perdis sian riĉecon en malbona negoco en 1887. Poste li eniris en la Telegrafan Departmenton, kie li okupis la oficon de distrikta ĉefinĝeniero.

Li esperantigis en 1906. Li estis fondinto kaj prezidanto de esperanto-klubo en Maceioo (Alagoaso, 1909), kie li faris grandan propagandon. Prezidanto de Brazila Klubo Esperantista (BKE) kaj de la 3-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Li estas avo de Hélio Beltrão, brazila politikisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O Esperanto como língua internacional. Eld. Clube de Engenharia, Rio de Janeiro, 1921.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Beltrao el la Enciklopedio de Esperanto.