Antverpena Grupo Esperantista
Antverpena Grupo Esperantista estis la unua Esperanto-grupo en Antwerpen. Dum jardekoj ĝi kunekzistis kun samurba "La Verda Stelo" kaj pluraj grupoj en ĉirkaŭaj lokoj (Berchem, Borgerhout, Boom, Sint-Mariaburg). Ĝia detala historio estas verkota.

Ekesto kaj komenca agado
[redakti | redakti fonton]Post kurso kiun donis Lucien Blanjean ekde oktobro 1902 en la Reĝa Ateneo de Antwerpen, en decembro kelkaj esperantistoj kuniĝis por prepari propagandon kaj publikan kurson. Malferma parolado okazis en hotelo Stanley je la 10-a de januaro 1903; kurso komenciĝis je la 17-a en "Taverne Royale". Dum sekvanta februaro 30 lernantoj decidis fondi grupon "Antverpena Grupo Esperantista" [1].
La komitato de la grupo konsistis el:
- Prezidanto: Raymond Van Melckebeke, doktoro de sciencoj
- Vicprezidanto: Oscar Van Schoor, farmaciisto
- Sekretario-raportanto: F. Dupont, subleŭtenanto
- Kasisto: E. Van den Kerckhove, komisiisto-ekspedisto por maraj transportoj
- Membroj: J. Coox, A. Van der Biest, A. Cassiers, E. Leclercq kaj A. Van Pelt
La grupo tuj ricevis la subtenon de la antverpenaj ĵurnaloj. Rapide la membraro kreskis ĝis 120. Okazis kursoj por viroj kaj virinoj. Ĝi organizis ekspoziciojn en 1903, 1904 kaj 1904 kaj partumis en ekspozicioj en Saint-Omer, St Louis kaj Alger. La biblioteko posedis ĉ. 200 librojn.[2]
Statuto
[redakti | redakti fonton]La regularo de la grupo estis tre konciza: [3]
Paragrafo unua. — Grupo estas fondita en Antverpeno, havanta la celon propagandi la helpantan lingvon internacian Esperanton. Ĝi estas nomata "Antverpena Grupo Esperantista" (A.G.E.).
Par. 2a. — La grupanoj promesas eviti ĉiun diskuton politikan aŭ religian dum la kunvenoj de l' Grupo.
Par. 3a. — Ĉiuj aktivaj grupanoj pagas kotizaĵon da kvar frankoj (4,00) donantan la rajton ricevi abonon de la Belga Sonorilo. Tamen, se kelkaj samfamilianoj kunloĝantaj estas membroj de l'Grupo unu el ili pagas 4 frankojn kaj la aliaj 1,50 fr.
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Pajleroj kaj Spikoj, kolekto da rakontoj kaj anekdotoj. Antverpena Grupo Esperantista (lernantinoj de la supera virina kurso). Eld. Ferd. Casie, Antwerpen. 1909. 48 paĝoj, 20x13 cm.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Belga Sonorilo, marto 1903, p. 65.
- ↑ Laŭ la revuo Tra la Mondo, aprilo 1906, p. 152.
- ↑ La Belga Sonorilo, majo 1903, paĝo 91.
-
Kurso pri Esperanto organizita de la grupo.
-
Advokato Patelin, 1904. La libro iam apartenis al la "Antverpena Grupo Esperantista".
-
Antverpena Grupo Esperantisto en 1903.
-
Cirkulero de 23 februaro 1904.
-
Pajleroj kaj Spikoj, eldonita de Antverpena Grupo Esperantista en 1909
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pajleroj kaj Spikoj en la katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Pajleroj kaj Spikoj en katalogo "Erfgoedbib" (LibraryThing)