Saltu al enhavo

Anunciacia katedralo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anunciacia katedralo
ruse Благовещенский собор
La Anunciacia katedralo en 1908
La Anunciacia katedralo en 1908
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno
Geografia situo 57° 9′ 50″ N, 65° 31′ 16″ O (mapo)57.16388888888965.521111111111Koordinatoj: 57° 9′ 50″ N, 65° 31′ 16″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Siberia eparĥio
paroĥo Anunciacia katedralo
Dato de konsekro 1704
Konsekrinto Filofeo (Leszczyński)
Uzado katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Konstruado 1700–1705
Specifo
Longo 24,8
Larĝo 10,7
Alto 32,4 (ĝis la ĉefa kruco)
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Carskaja, 1
vdr

La Anunciacia katedralo (ruse Благовещенский собор) estis ĝis 1913 la ĉefa ortodoksa preĝejo en Tjumeno (Rusio). Ĝi evidente estis fondita ĉirkaŭ 1624, plurfoje estis restarigita post incendioj kaj estis konstruita el brikoj en 1700–1705. Nokte de la 13-a al la 14-a de junio 1932 ĝi estis eksplodigita.

Konstruado kaj funkciado

[redakti | redakti fonton]

Unue la preĝejo estis dufoje konstruita el ligno — en 1586 kaj 1601[1].

Laŭ legendo la meza kaj ĉefa parto de la katedralo iam estis domo de vojevodo Vasilij Sukin, kunfondinto de Tjumeno, al kiu poste estis alkonstruita unuflanke altaro de la ĉefa alkonstruaĵo, aliflanke — la refektorio, en kiu aperis altaro de Naskiĝo de Maria, sonorilturo kaj poste granda ekstera ŝtuparejo. Oni diris ke tiun legendon konfirmas specife elstara kvarangula formo de tiu ĉi parto kaj kaŝitaj sub stukaĵoj portretoj de diversaj homoj, evidente posteuloj de Sukin. Cetere lokhistoriistoj jam en la 1920-aj kontestis tiun popularan legendon[2].

La katedralo estis ekkonstruita el brikoj la 31-an de majo 1700[1] laŭ iniciato de metropolito Ignatij (Rimskij-Korsakov), nelonge lia antaŭ eksiĝo kaj foriro. Lia posteulo Filofeo (Leszczyński) kontribuis al la konstruado, interalie sendinte siajn metiistojn kaj modifante la projekton. La 31-an de oktobro 1704 la katedralo estis finkonstruita, kion atestis surskribo sur ĝia frontono. Samjare la katedralo estis konsekrita, sed konstruaj laboroj daŭris. En 1705 estis konstruita preĝeja perono kaj sub ĝi, ĉe la okcidenta flanko aperis stokejo por ŝtata trezoro 4 x 3 saĵenojn granda (853,44 cm x 640,08 cm) kaj la tegmento. En 1705 komenciĝis konstruado de sonorilturo[3]. La konstruadon gvidis masonisto Ivan Borisov Sorokin (Soroka). Li partoprenis ankaŭ konstruadon de la Triunua katedralo en Verĥoturje (1703–1709), kio klarigas ilian similecon[4].

En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 81 urbajn kortojn[5].

La tegmento origine estis farita el tegoloj, kiuj en 1818 estis anstataŭigitaj per feraj folioj farbitaj verde. En 1838 la katedralo estis stukita, kio estis ĝia unua riparado[2].

Meze de la 19-a jarcento la katedralo jam aspektis kaduka kaj estis tro malvasta por plenumi sian funkcion. Laŭ iniciato de la eparĥio en Tjumeno estis kreita la Spirita komitato pri konstruado de la nova katedralo (ruse Духовный комитет по сооружению нового соборного храма), kies tasko estis kolekti tiucele monon[6]. En septembro 1849 la komitato havis 5 000 arĝentajn rublojn kaj certajn promesojn, sed tio ne sufiĉis[7].

En 1889 okazis granda riparado gvidata de preĝejestro Aleksandr Filippov, post kio la 3-an de septembro la katedralo estis denove konsekrita. Oni farbis la murojn interne per olefarbo: ĉe la altaro per tenere rozkolora, je la meza parto kaj refektorio per helgriza, la navojn per helblua. Sur la muroj aperis pentraĵoj. Ekstere la katedralo estis stukita kaj farbita per blua kalkofarbo, dum la kolonoj, kornicoj kaj dukapaj agloj ĉe la fenestroj estis renovigitaj per olefarbo. La surskribo estis kovrita per helverda farbo, la literoj per tiu flava. La tegmento estis farbita je malakite verda koloro, karnicoj kaj kolonoj de la preĝejo per la blanka. Aperis defluiloj. Ekstere surmure estis pentritaj ikonoj de Kristnasko kaj Anunciacio. Ĉe la enirejo estis pentrita Ĉionvida okulo kaj farita surskribo sur kornico per oraj literoj: "Domo mia nomiĝos la preĝodomo" (ruse Дом мой, дом молитвы наречется)[2]. Poste oni plendis ke mallertaj riparistoj detruis ikonojn de Kristnasko kaj Anunciacio sur la frontono kaj difektis originan ikonostazon el komenco de la 18-a jarcento[8].

La 18-an de julio 1913 aperis ukazo de la Sankta Sinodo laŭ kiu la katedralo iĝis paroĥa preĝejo dum la katedralan statuson transprenis la pli vasta Oranta preĝejo[9].

En 1919 paroĥestro Semjon Kotelnikov, posedinto de mekanika fabriko, farinta ankaŭ preĝejajn sonorilojn, kaŝis en la preĝejo kliŝojn kaj aliajn aĵojn por sonorilfarado. Sovetiaj aŭtoritatoj arestis lin kaj sacerdoton de la preĝejo, postulinte fordoni la kaŝitaĵojn. Ili rakontis nenion, tamen la aĵoj estis trovitaj. La sacerdoto estis mortpafita, la paroĥestro mortis pro la vundoj[10]. Li estis sepultita en la Tekutjev-tombejo, apude estis entombigita lia edzino Irina. Pastro de la restarigita Anunciacia katedralo kelkfoje jare faras tie funebran servon[11].

En 1924 la katedralon esploris amatora historiisto A. K. Serebrjannikov, kiu konstatis ke ĝi havas neniujn gravajn videblajn difektojn kaj la sola danĝero estas ĝia proksimeco al la falanta bordo de la rivero Turo ĝis kiu restas ne plu ol saĵeno (213,36 cm)[12].

Fermo kaj detruo

[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro 1929 la preĝejo kaj ĝiaj posedaĵoj estis transdonitaj al la distrikta muzeo subestre de Pavel Rossomaĥin. En 1930 en la ejo malfermiĝis kontraŭreligia muzeo. La 15-an de majo 1932 la preĝejo estis vendita kontraŭ 33 000 rubloj al la Tjumena Distrikta Asekura Kaso "por malkonstruado kaj detruado por brikoj" cele al konstruado de nova ripozejo. Nokte de la 13-a al la 14-a de junio 1932 la preĝejo estis eksplodigita[13][14]. Antaŭ la detruo la preĝejon dum du monatoj okupadis amasloĝejo de la Aŭtovoja Instituto kaj la stokejo sub ĝi ekde aŭtuno estis uzata por stokado de legomoj. Kiel kialoj de la detruo estis menciitaj proksimeco al la defalanta bordo de rivero Turo, malforteco de la grundo kaj bezono je brikoj por novaj konstruaĵoj[15].

Direktoro de la Tjumena muzeo Pavel Rossomaĥin plendis ĉe la juĝejo de Tjumeno, akuzinte la urban konsilion je detruado de arkitekturaj monumentoj — la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria kaj la Anunciacia katedralo. La 17-an de januaro 1934 la juĝejo kondamnis vic-prezidanton de la Tjumena Urba Konsilio A. A. Savin al unu jaro de devigaj laboroj kun pagado al la urbo de 25% de lia salajro[16]. Tamen post unu jaro Savin sin turnis al la prezidanto de la Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato (TCEK) Miĥail Kalinin kun plendo, argumentante ke la detruo de la preĝejoj estis priparolata ekde 1932 laŭ ordono de altranguloj kaj li mem dum ilia eksplodigo estis pro afervojaĝo en Moskvo, do ne partoprenis la aferon persone. La 2-an de marto 1935 la TCEK ordonis liberigi lin de pluaj devigaj laboroj kaj nuligi la verdikton[17].

Loka historiisto Aleksandr Petruŝin asertas ke la brikoj kaj tomboŝtonoj el la eksplodigita katedralo estis uzataj dum konstruado de digo en Transriverejo[18]. En alia artikolo li diras ke el brikoj de la Anunciacia katedralo kaj la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria en strato Pervomajskaja estis konstruita trietaĝa domo Zarja, kie interalie funkciis samnomaj hotelo kaj manĝejo[19].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
La Anunciacia katedralo kaj la urbodomo, ĉirkaŭ 1908.

La katedralo havis 5 kupolojn kaj estis kvarangula, okupante areon je 24,8 x 10,7 metroj. Ĝi konsistis el la centra parto, altarejo kaj refektorio. La ĉefa parto estis borderita de kvar masivaj kolonoj, sur kiuj staris ŝtonaj kupoloj. Sur ĝi staris ankaŭ du okedraj elementoj — pli granda kaj sur ĝi malpli granda, finita per kupolo. De la grundo ĝis la plej granda kruco estis 32,4 metroj. Ĉe la norda kaj okcidenta partoj troviĝis preĝeja perono. La fasado estis abunde ornamita, inkluzive per ĉizaĵoj kaj koloraj ceramikaĵoj. La ĉefa kupolo estis kovrita je flavaj tegoloj, la etaj kupoloj estis farbitaj verde kaj ruĝe. La refektorio kaj altarejo havis tegmenton el kvadrataj platoj de la blanka kaj nigra koloroj, ŝake kunmetitaj. La tegoloj estis faritaj en Tjumeno en produktejo, speciale organizita en julio 1701. La kolonojn, ĉizaĵojn kaj ceramikaĵojn faris metiisto, sendita de Filofeo. La ikonostazo estis ĉizita, kovrita per plantaj ornamaĵoj. Faris ĝin lokaj metiistoj Jelisej Jefremov kaj Kornila Tarakanov[20].

La ĉefa altaro estis dediĉita al la Anunciacio, la dua — al la Naskiĝo de Maria[1].

Sur la sonorilturo troviĝis 6 sonoriloj. La plej granda pezis 25 pudojn (409,5 kg), sekvis 11 pudoj 10 funtoj (225,18 kg), 3 pudoj 30 funtoj (61,43 kg), 2 pudoj (32,76 kg), 1 pudo 8 funtoj (19,66 kg). Sur la sonorilturo troviĝis ankaŭ gardejo kun horloĝo[12].

Komence de la 19-a jarcento la katedralo estis grave rekonstruita, sed konservis sian ĝeneralan aspekton[12].

Al la preĝeja paroĥo apartenis[1]:

  • brika preĝejo de Nikolao de Mira en vilaĝo Uteŝevskoje, konstruita en 1889 danke al oferoj de negocisto Kuĥterin;
  • kapelo de Transfiguriĝo ĉe la Transtjumenka tombejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 8. ISBN =.
  2. 2,0 2,1 2,2 Дмитрий Падерин (2019-06-15) Дело о взорванном соборе. Часть I (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  3. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 113. ISBN = 5901633040.
  4. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 114. ISBN = 5901633040.
  5. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 159. ISBN = 5901633040.
  6. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 251. ISBN = 5901633040.
  7. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 270. ISBN = 5901633040.
  8. (1992) Судьба патриарха белокаменного зодчества Тюмени — Благовещенского собора (1932 г.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и документ. материалов. Вып. 4 (ruse), p. 41. ISBN =.
  9. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 8–9. ISBN =.
  10. Елена Дубовская (2023-09-05) За что замучили последнего старосту Благовещенского собора Тюмени (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2023-10-10. Alirita 2024-01-15.
  11. Пострадавшие за веру Христову (ruse). retejo de la Anunciacia katedralo (2021-02-14). Arkivita el la originalo je 2024-01-15. Alirita 2024-01-15.
  12. 12,0 12,1 12,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 116. ISBN = 5901633040.
  13. Дмитрий Падерин (2019-06-29) Дело о взорванном соборе. Часть II (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  14. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 9. ISBN =.
  15. (1992) Судьба патриарха белокаменного зодчества Тюмени — Благовещенского собора (1932 г.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и документ. материалов. Вып. 4 (ruse), p. 44–45. ISBN =.
  16. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 47–48. ISBN = 9785904271152.
  17. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 48–49. ISBN = 9785904271152.
  18. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 49. ISBN = 9785904271152.
  19. Александр Петрушин (2020-09-19) Тюмень кабацкая (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  20. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 115. ISBN = 5901633040.