Aparata klavkodo

Aparata klavkodo estas nombro, aŭ opo da nombroj (plej ofte 1 ĝis 3 bajtoj), atribuita al klavo de komputila klavaro kaj sendata al komputilo ĉiufoje kiam la klavo estas premata aŭ malpremata.
Aparataj kodoj estas atribuitaj al la klavoj laŭ ties geometria situo en la klavaro, kaj ne dependas je la stato de la indikiloj ⇪ Caps Lock, Num Lock, Scroll Lock, aŭ de la modifiloj ⇧ Shift, Alt, Ctrl.
Estas pluraj normoj pri la aparataj klavkodoj; menciindas la malnova (kaj iom arkaikiĝinta) normo de IBM PC/AT, iom pli nova normo IBM PC/XT kaj USB HID.
Ekz‑e en XT-klavaro la klavoj estas numeritaj komencante de Esc (kun la premkodo 01) kaj la cifera vico 1 … 9 (premkodoj 02–0A16). La malpremaj kodoj estas je 8016 pli grandaj (resp. 8116, 8216–8A16). La klavoj de la sekva vico:
- Tab Q W E R T Y U I O P [ ] Enter
havas la deksesumajn premkodojn 0F–1C (dekume 15–28).
Kiam estas uzata alia klavararanĝo (ekz‑e la franca AZERTY, la rusa ЙЦУКЕН) la aparataj klavkodoj de tiuj vicoj restos la samaj; ekz‑e la franca A havas la saman aparatan kodon kiel la Usona Q. Rekonon de la celataj logikaj klavkodoj (A, a, Q, q) plenumas la operaciumo (aŭ BIOS).