Aphra Behn
Aphra Behn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Aphra Behn | ||
Naskonomo | Aphra Johnson | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1640 en Canterbury, Reĝlando Anglio | |
Morto | 16-an de aprilo 1689 (48-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio | |
Tombo | Abatejo Westminster vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Familio | ||
Amkunulo | William Scott (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Astrea vd | |
Okupo | dramaturgo verkisto romanisto poeto tradukisto aktivisto pri virinaj rajtoj vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Oroonoko ❦ The Forc'd Marriage ❦ The Dutch Lover ❦ Abdelazer ❦ The Town Fop or, Sir Timothy Tawdry ❦ The Rover ❦ The Feign'd Curtizans ❦ The City Heiress ❦ The Luckey Chance ❦ The Emperor of the Moon ❦ The Widow Ranter, or, the History of Bacon in Virginia ❦ The Younger Brother, or, The Amorous Jilt ❦ The Fair Jilt ❦ Agnes de Castro, or, the Force of Generous Love ❦ Love-Letters Between a Nobleman and His Sister ❦ The History of the Nun vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aphra BEHN (naskiĝis 1640, mortis la 16-an de aprilo 1689) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kies profesio estis la verkado.
Pri ŝia vivo oni scias malmulton. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Kent; kiel junulino ŝi (probable kun sia familio) vojaĝis al Surinamo kaj reveninte ŝi vivis ĉefe en Londono. Ŝi edziniĝis, kaj post la morto de la edzo ŝi vivtenis sin de la verkado. Tio elvokis akrajn kritikojn: unue, ĉar memstaraj virinoj tiutempe ĉiukaze estis suspektindaj kaj due, ĉar ŝiaj verkoj ofte estis frivole erotikaj.
Oni sendube scias, ke ŝi estis rekrutita kiel spionino fare de la angla reĝo Karlo la 2-a, komence de la dua angla-nederlanda milito, cele senmaskigi duoblan agenton en eksterlando. Sed Karlo ŝajne pripagis nur parton – aŭ eĉ tute ne pripagis – la laboron de Aphra, kiu konsekvence suferis pro manko de mono post sia reveno al Anglio. Behn krome fariĝis vidvino, trafis povrecon, kaj eĉ restadis dum kelkaj tagoj en malliberejo pro troaj ŝuldoj, antaŭ ol finfine famiĝi kaj obteni literaturan sukceson. La juna virino kapablis elverki tre elegantajn poemojn, kiujn ŝi facile vendis kaj uzis por akiri famon. Aphra Behn cetere verkis plurajn teatraĵojn, kiuj ricevis favoran akcepton de la publiko kaj konfirmis ŝian statuson de plene establita verkistino: dum la 1670-aj jaroj, nur la teatraĵojn de John Dryden oni ludis pli ofte ol tiuj de Behn.
Ŝia plej fama verko estas la romano Oroonoko, kiu kritikis la sklavecon kaj respegulis spertojn de la aŭtorino akiritajn en Surinamo. Oroonoko estis eldonita en la jaro de ŝia morto, kiam ŝi estis 48 jarojn aĝa. Inter la romanoj de la verkistino Oroonoko ĉiam restis la plej studata.
La aŭtoro Philip José FARMER roligas Aphra Behn en sia pentalogio Riverworld (rivermondo) kaj por tio faris biografiajn esplorojn pri ŝi. Kompreneble oni ne scias, kie finiĝas biografio kaj komenciĝas fikcio.
Aphra Behn mortis en Londono.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- The Dutch Lover (teatraĵo, 1673)
- The Rover, or, the Banish't Cavaliers (teatraĵo, 1677)
- The Round Heads, or, the Good Old Cause (teatraĵo, 1681)
- The City Heiress (teatraĵo, 1682)
- Oroonoko, or, the History of the Royal Slave (romano, 1688)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La komplezema amatino (poemo). En: Angla Antologio, vol. 1, p. 157