Saltu al enhavo

Apolonio de Kitiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἀπολλώνιος ὁ Κιτιεύς
(120 a. K. - 60 a. K.)
Ilustraĵo el la verko "Pri Artikoj" de Apolonio el Kitiono
Ilustraĵo el la verko "Pri Artikoj" de Apolonio el Kitiono
Persona informo
Naskiĝo 120 a. K.
en Kitiono, nuna Larnaka, Kipro
Morto 60 a. K.
en Kitiono, nuna Larnaka, Kipro
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Apolonio de Kitiono estis greka kuracisto de la Empiriisma Primedicina Lernejo de Aleksandrio, kiu studis medicinon kun la kirurgo Zopiro de Aleksandrio (150 a. K. - 90 a. K.), eble unu el la du Apoloniaj kirurgoj menciitaj de Kornelio Celso. Estas alia teorio ke li studis medicinon en Kitiono, kvankam ne klare estas ke primedicina lernejo ekzistis tie liaepoke.

El la verko "Pri artikoj" kie oni kredas ke Apolonio estas la operacianto.

La famo de Apolonio disvastigis ĉie tra la malnovgreka mondo, kaj li estis konsiderita unu el la plej gravaj el ĉiuj kipraj kuracistoj. La medicinaj opinioj de Apolonio estis konsideritaj validaj kaj aŭtentaj laŭ Erotiano. Gravaj personoj kiel ekzemple Strabono, Cicerono kaj Pedanio Dioskorido ankaŭ skribis pozitivajn komentojn pri Apolonio. Kvankam ĉefe kuracisto, Apolonio havis intereson en kirurgio kaj traŭmato.

  • "Περὶ Ἄρθρων", ("Pri artikoj") (60 a. K.), verko dediĉita al Ptolemeo la 12-a Aŭleto (aŭ Ptolemeo el Kipro)[1]. La ilustraĵoj enhavataj en la 10-a jarcenta Laŭrenca Kodekso estas probable modifoj el la originalaj, al kiuj Apolonio referencas en la poemoj de tri libroj.
  • "Περί επιληπτικών", ("Pri Epilepsio") (fragmento de Aleksandro el Tralio)
  • Corpus Medicorum Grecorum, Hipokrato

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]