Arévalo de la Sierra
Arévalo de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras Altas (Altaj Teroj) | ||
Poŝtkodo | 42161 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 2° 24′ U (mapo)41.947222222222-2.4Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 209 m [+] | ||
Areo | 39 km² (3 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arévalo de la Sierra [+] | |||
Arévalo de la Sierra [aREbalo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 73 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.
Ĝi distas 29 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio estas loĝlokoj Torrearévalo kaj Ventosa de la Sierra, same kiel la jam senhomejoj Castellanos de la Sierra kaj Acebal de Garagüeta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Castellanos de la Sierra. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Torrearévalo kaj Ventosa de la Sierra.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.