Arĥeologia muzeo de Sanĉio
Arĥeologia muzeo de Sanĉio | |||
---|---|---|---|
hindie साँची पुरातत्व संग्रहालय | |||
angle Sanchi Archaeological Museum | |||
Muzeo | |||
Foto ekstere de la muzeo | |||
arkeologia muzeo [+] | |||
Lando | Barato | ||
Ŝtato | Madja-Pradeŝo | ||
Koordinatoj | 23° 28′ 46″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo)23.4794177.739616Koordinatoj: 23° 28′ 46″ N, 77° 44′ 23″ O (mapo) | ||
|
|||
|
|||
Arĥeologia muzeo de Sanĉio | |||
Vikimedia Komunejo: Sanchi Archaeological Museum [+] | |||
Retpaĝaro: asi |
|||
La arĥeologia muzeo de Sanĉio (hindie साँची पुरातत्व संग्रहालय, IAST: sānchī purātatv sangrahālay) troviĝas proksime de la arĥeologia situo de Sanĉio en Madja-Pradeŝo, Barato. Ĝi enhavas diversajn restaĵojn kiuj estis trovitaj en proksima budhana komplekso.[1][2] La muzeo, kun siaj vidindaĵoj, atestas la riĉan religian kaj arĥitekturan heredaĵon de Barato.
Historio
[redakti | redakti fonton]-
Enirejo de la muzeo.
-
Bildgalerio ene de la muzeo.
La arĥeologia muzeo estis starigita en la jaro 1919 fare de la s-ro John Marshall; poste ĝi konvertiĝis en la hodiaŭan muzeon de Sanĉio. La arĥeologia servo de Hindio estas la nuntempa posedanto de la muzeo. La muzeo malfermiĝas por la publika spektantaro ekde 9 atm ĝis 5 ptm (loka horo). La barataj turistoj pagas kotizon de 30 ₹, dum la eksterlandanoj devas pagi 500 ₹.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo kolektadas grandan kvanton da tre antikvaj ŝtonskulptaĵoj de Hindio, de la tria, dua kaj unua jarcentoj a.K.E.. La ĉiuj vidindaĵoj estis kolektitaj en Sanĉio mem. Oni povas vidi en la muzeo — inter la aliaj — plurjarcentajn kestetojn, malsamajn ilojn, kaj kelkajn metalobjektojn uzitaj fare de monaĥoj. Eĉ fama leona kapitelo de Aŝoko, adoptita kiel nacia emblemo de Barato, videblas ene de la muzeo (la plej fama kapitelo troviĝas, anstataŭe, en la muzeo de Sarnato, en Utar-Pradeŝo).
-
Restaĵoj de unu el la kolonoj de Aŝoko, elmontrita en la muzeo.
-
Avalokitesvara kapo. Grejso. Ĉirkaŭ 12-a jarcento n.e..
-
Sanĉia kapitelo de Aŝoko.
-
Sanĉia kapitelo de Aŝoka kolono.
-
Gupta kapitelo.
-
Sanĉia piliero #35, statuo de Vajrapāṇi.
-
Budho, 400-500 n.e..
-
Naga en homa formo, 400-500 n.e..
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arĥeologia Servo de Barato (hindie kaj angle). Arkivita el la originalo je 10-a februaro 2014. Alirita 20-a junio 2018 .
- ↑ Retejo de la arĥeologia muzeo de Sanĉio (angle). Arkivita el la originalo je 25-a marto 2018. Alirita 20-a junio 2018 .
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo साँची पुरातत्व संग्रहालय en la hindia Vikipedio.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sanchi Archaeological Museum en la angla Vikipedio.