Saltu al enhavo

Arbon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbon TG)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Arbon (distrikto) kaj Arbon (stacidomo).
Arbon
Blazono de Arbon
Malnova urbocentro de Arbon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O / 47.51667; 9.43333 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O / 47.51667; 9.43333 (mapo)

Map

Areo 5,9 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 9320
Komunumkodo 4401
Mapo de Arbon
vdr

Arbon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 13118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Arbon situas ĉe la bordo de Bodenlago en la oriento de la kantono. Arbon konsistas el la historia urbeto Arbon kaj la municipo Frasnacht.

Limoj kaj najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

En nordoriento Arbon limas al Bodenlago je kies alia flanko situas Baden-Virtembergo (Germanio). Nordokcidente ĝi limas la Egnach kaj sudokcidente al Roggwil. En sudo la urbo limas al Steinach kaj en sudoriento al Berg, ambaŭ en Kantono Sankt-Galo.

Arbon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn al Rorschach.

La unua dokumenta mencio de Arbon kiel Arbor Felix datiĝas el la jaro 378 post Kristo el la Itinerarium Antonini. La restaĵoj de la menciita romia kastelo estis trovitaj nur en la jaro 1957.

En la jaro 610 iraj monaĥoj el la disĉiplaro de Columban de Luxeuil setlis en Arbon, kie laŭ la legendo tiam jam ekzistis malgranda kristana komunumo, kiu loĝis en fortikita setlejo. Unu el la disĉiploj de Columban estis Sankta Gallus, la fondinto de la Monaĥejo Sankt-Galo, kiu mortis la 16-an de oktobro 640 en Arbon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]