Sommeri
Sommeri | |
---|---|
Blazono de Sommeri | |
Panorama rigardo al Sommeri | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 34′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.28333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.28333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 497 |
Areo | 4,2 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8580 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Mapo de Sommeri | |
Sommeri estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sommeri situas sur la montoĉeno Seerücken kaj limas en sudokcidento al la rivereto Aach. La komunumo Sommeri konsistas el la du municipoj Niedersommeri kaj Obersommeri.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Sommeri limas en nordo al Güttingen, en oriento al Kesswil kaj Hefenhofen, en sudo al Amriswil, kaj en okcidento al Erlen kaj Langrickenbach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sommeri atingeblas per poŝtaŭto ek de Amriswil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Sommeri kiel Sumbrinaro datiĝas el la jaro 905 post Kristo el dokumento per kiu iu Milo de Zihlschlacht heredigas siajn bienojn al la Monaĥejo Sankt-Galo.
La peŝto
[redakti | redakti fonton]Laŭ kroniko de pastro Niklaus Zindel mortis en la jaro 1629 576 loĝantoj de la protestanta komunumo en Sommeri pro la peŝto, kiu estis la plej granda parto de la tuta tiama loĝantaro. Sian kulminon havis la epedemio en aŭgusto 1629, kiam en unu monato estis registritaj 230 peŝtviktimoj.
La estiĝo de la hodiaŭa politika komunumo
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa politika komunumo Sommeri estiĝis per kunigo de Niedersommeri kaj Obersommeri en la jaro 1967.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|