Saltu al enhavo

Electronic Games

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arcade Awards)
Electronic Games
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Usono
Publikigisto Reese Publishing Company, Inc.
Katz Kunkel Worley Inc.
Establodato 1981
Fondinto(j) Bill Kunkel vd
Ĉesigita publikado 1997
ISSN 0730-6687

vdr

Electronic Games estis la unua dediĉita videoluda magazino publikigita en Usono[1] kaj estis eldonita de la 15-a de oktobro 1981 ĝis 1997 sub diversaj titoloj. Ĝi estis kunaŭtorita de Bill Kunkel, Joyce Worley, kaj Arnie Katz.[2]

La historio de Electronic Games rilatas al la elektronika revuo Video. Komence, videoludoj estis malofte traktataj en la sekcio "VideoTest Reports" de Deeny Kaplan. En la somero de 1979, Video decidis lanĉi novan rubrikon dediĉitan al videoludoj. Arcade Alley tiam fariĝis regula rubriko kaj reprezentis la unuan ekzemplon de videoluda ĵurnalismo. Ĝi estis verkita de Bill Kunkel, Arnie Katz (komence sub la pseŭdonimo Frank T. Laney II) kaj Joyce Worley. La tri verkistoj fariĝis proksimaj amikoj, kaj en 1981 ili fondis la revuon Electronic Games.[3] La revuo estis aktiva ekde la vintro de 1981, dum la ora epoko de arkadaj videoludoj kaj de la 16-bitaj videoludiloj, ĝis 1985. La magazino estis nedaŭre revivigita en la fruaj 1990-aj jaroj, sed malaperis en 1995 kaj estis renomita kiel Fusion.[4]

Arcade Awards

[redakti | redakti fonton]

Electronic Games estas rimarkinda pro la organizado kaj gastigado de la Arcade AwardsArkie Awards (esperante Arkadaj Premioj). Ili estis la unuaj oficialaj premioj pri la plej bonaj videoludoj de la jaro, laŭ pluraj premikategorioj[5]. Ĝi samtempe okazis en la rubriko "Arcade Alley" de la magazino Video. La premioj por ĉiu jaro okazis en januaro de la sekva jaro. Neniu ludo estis permesita gajni pli ol unu premion en la sama jaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Plunkett, Luke. "A Little Background On The World's First Ever Video Game Magazine". Kotaku. 29-a de decembro 2009.
  2. Cifaldi, Frank, "Playing Catch-Up: Bill 'The Game Doctor' Kunkel Lets Loose", Gamasutra, 2005-12-12.
  3. . Bill Kunkel, Original Gaming Journalist, Dies at 61 (6-a de septembro 2011). Alirita 1-a de marto 2012.
  4. Katz, Arnie. The End of an Era—Hooray!, Electronic Games. Pg. 6. Julio 1995. ISSN 0730-6687.
  5. Weston, D.B. "Greatest Moments in Video Game History" Paĝo 47. Eldonita 2011

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]