Archipoeta
Archipoeta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1129 |
Morto | 30-an de novembro 1164 (35-jaraĝa) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | poeto Goliardo verkisto ![]() |
Verkoj | Confessio Goliae |
La Archipoeta (arĥipoeto, naskiĝis inter 1125 kaj 1135, mortis post 1165), kies vera nomo ne estas transdonita, estis unu el la plej gravaj latinlingvaj poetoj de la 12-a jarcento kaj ekzemplulo de la vagabonda poezio. Li uzas klasikajn heksametrojn (estas por ĉio sezon', ankaŭ mi do momenton elpetas) same kiel mezepokajn formojn (ekzemple la "hakita" ritmo de: Certanokte de sabat' -- mi el dorm' vekiĝis).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Nur dek kantoj de la arĥipoeto estas transdonitaj.
- I: Lingua balbus, hebes ingenio
- II: Fama tuba dante sonum
- III: Omnia tempus habent
- IV: Archicancellarie, vir discrete mentis
- V: Nocte quadam sabbati somno iam refectus
- VI: En habeo versus te precipiente reversus
- VII: Archicancellarie, viris maior ceteris
- VIII: Presul urbis Agripine
- IX: Salve, mundi domine, Cesar noster, ave!
- X: Estuans intrinsecus ira vehementi
En la sekva alineo el satira peco, li konfesas pri sia amo de drinkado, vetado kaj virinoj.
Meum est propositum in taberna mori, Ut sint vina proxima morientis ori. Tunc cantabunt letius angelorum chori: "Deus sit propitius huic potatori."
proza traduko:
Mi intencas morti en taverno, por ke vino estu proksime de mortanta buŝo. Tiam la ĥoroj de anĝeloj kantos pli feliĉe: "Dio estu favora al tiu ĉi drinkemulo."
La satiran efikon elvokas la anstataŭigo de peccatori (pekanto) per potatori (drinkemulo).
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Gerrit Berveling tradukis kelkajn kantojn kaj aperigis ilin en la eldonejo Fonto, en La Karavelo kaj en Beletra Almanako numero 3, paĝoj 29–37. Ili poste devos aperi en Antologio Latina.
- Kanto 1 (3) aperis sub la titolo Unua peto al Reinald de Dassel: "Estas por ĉio sezon'" - ankaŭ mi do momenton elpetas
- Kanto 8 (2) aperis sub la titolo Jona pent-eldiro: Famo tubje laŭte sonas
- Kanto 9 (5) aperis sub la titolo Vizio: Certanokte de sabat' -- mi el dorm' vekiĝis
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La poemoj de la Arĥipoeto (en la latina)