Archive (rokgrupo)
Archive | |
---|---|
![]() Archive koncertanta en 2012
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Progresiva roko Elektronika muziko Triphopo Ŝugejzo |
Aktivaj jaroj | 1994–Nuntempo |
Eldoninto | Island Records |
Retejo | archiveofficial |
Membroj | |
Danny Griffiths | |
Antaŭaj membroj | |
Roya Arab | |
Archive estas brita rokgrupo progresivroka, triphopa kaj Elektronikmuzika, fondita en 1994 de Darius Keeler kaj Danny Griffiths.
Stilo
[redakti | redakti fonton]La muzika stilo de Archive estas tre triphopa en la du unuaj albumoj. De nun la bando proponas muzikon tuŝantan la triphopon, sed kunfandante ĝin kun la elektronika muziko, la progresiva roko, la roko kaj la etosmuziko. Keeler kaj Griffiths kompletigas la kompleksajn muzikajn liniojn de Archive kun sinteziloj kaj specimenoj.
Estas pluraj intervjuoj, en kiuj iuj membroj de la grupo (inkluzive de Darius Keeler) asertas konsideri sian muzikon kiel progresiva roko, precipe per sia maniero komponi (miksaĵo de ĝenro, muzika komplikeco, melodiaj elementoj, longaj instrumentaj partoj, ktp.). La plimulto de tiaj grupoj havas sian propran sonon, kompleksan kaj malfacile difineblan, do eblas fari ligon kun Archive.
Eblas fari la rilaton kun Pink Floyd, almenaŭ en la spirito. Ĉi tio veras pro la longeco de iuj kantoj ("Waste", "Again", "Lights", "Finding it so hard", "Controlling Crowds", "Calling" aŭ aliaj, kiuj superas naŭ minutojn), pro la etoso (precipe por "Again" kies la etoso estas tre proksima de la albumo Animals de Pink Floyd, aŭ la sonaro de "Seamless", kiu memorigas tiun de la "Echoes", en la albumo Meddle) kaj pro ia pesimismo en la tekstoj.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1996 : Londinium
- 1999 : Take My Head
- 2002 : You All Look the Same to Me
- 2003 : Michel Vaillant
- 2004 : Noise
- 2006 : Lights
- 2009 : Controlling Crowds
- 2009 : Controlling Crowds Part IV
- 2012 : With Us Until You're Dead
- 2014 : Axiom
- 2015 : Restriction
- 2016 : The False Foundation
- 2022 : Call to Arms and Angels