Arcvaŝen
Arcvaŝen | |||
---|---|---|---|
village in Armenia (en) Eksklavo enklavo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 (2009) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 45° 31′ O (mapo)40.64611111111145.515555555556Koordinatoj: 40° 39′ N, 45° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 463 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Artsvashen [+] | |||
Arcvaŝen transskribita el la armena Արծվաշեն ankaŭ kiel "Artsvashen" estas malgranda urbo fondita en 1845, eksklavo de la armena provinco Gegharkunik, tute ĉirkaŭata de Azerbajĝano, kies areo atingas 40 kvadratajn kilometrojn kaj ĝiaj koordinatoj estas 40° 38′ N 45° 30′ O / 40.633 °N, 45.500 °O (mapo). Ĝi estas eksklavo de Armenio ekde 1931, kiam Sovetunio cedis la teritorion kiu rekte ligis ĝin al Azerbajĝano, kadre de serio de landlimaj agordoj en suda Kaŭkazio.
En la nuntempo Azerbajĝano regas la eksklavon ekde la milito en Montara Karabaĥo, pli konkrete en aŭgusto 1992, kiam la armena armeo evakuis 4.500 armenojn, post pluraj armitaj komfrontoj en kiuj mortis 44 armenoj, 12 el ili en embusko de azeraj soldatoj kiuj ŝajnigis sin armenoj.
La azera registaro renomis ĝin Baŝkend, kaj ĝia nuna loĝantaro konsistas el azeraj rifuĝintoj movitaj el Montara Karabaĥo.