Ardezbuteo
Ardezbuteo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ardezbuteo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leucopternis schistaceus (Sundevall, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ardezbuteo aŭ Ardezkolora buteo (Leucopternis schistaceus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj.
Ĝi troviĝas en norda Sudameriko: Brazilo, Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Venezuelo, kaj Franca Gujano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas mezgranda al granda birdo, ardezgriza (kio nomigas la specion en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), kontraste el tre blanka horizontala vostobendo. Ĝi havas mezblankan bruston kun vertikalaj nigraj markoj. Ĝi havas grandan oranĝecan vaksaĵon ĉe la bekobazo, kaj grandajn flavajn okulojn.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]La Ardezbuteo loĝas en partoj de la Amazona Baseno, la regiono de Orinoko kaj la Franca Gujano. Ĝi estas ĉasisto de akvobordoj pro ties ranoj, kraboj, serpentoj, malgrandaj mamuloj ktp., kaj tiele ties ĉefaj teritorioj estas en ampleksa koridoro laŭlonge de la ĉefa fluejo de la Rivero Amazono en la centro de Amazona Baseno. Tiu koridoro estas ĉirkaŭ 700 km larĝa, kaj inkludas la konfluojn de areoj de ties ĉefaj riveroj: Negro, Madeira, Tapajozo, Ŝinguo, kaj la elstara parto de Tocantins en la baseno de la sudorienta najbara riversistemo nome Araguaia-Tocantins.
La ĉefa parto de ties teritorioj etendas al sudokcidento kaj nordokcidento de la Baseno al la deklivaro de Andoj kaj el sudo inkludas nordan Amazonian Bolivion, orientan Peruon kaj Ekvadoron, kaj sudorientan Amazonian Kolombion. En la pleja nordokcidento, la teritorio mallarĝiĝas por inkludi nur centran-nordorientan Kolombion, kaj mez-riveran parton de la baseno de Orinoko de centra-sudokcidenta Venezuelo (la parto de la limo Kolombio-Venezuelo). La Ardezbuteo forestas el norda-centra Amazona Baseno, kaj de la altaj teroj de Gujanoj al la marbordo de Gujano; tiu specio ja havas teritoriojn en Franca Gujano al nordoriento, el la Amazona Rivero elstare norde tra la Brazila subŝtato Amapá same kiel ĉe la insulo Marajó.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Leucopternis schistaceus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de "Ardezbuteo" ĉe Internet Bird Collection
- Ardezbuteo, fotaro VIREO
- Graphic-Medium Res
|