Saltu al enhavo

Ardiente paciencia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardiente Paciencia
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Antonio Skármeta
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1985
Loko de rakonto Svedio
vdr

Ardiente paciencia (Arda pacienco) estas novelo de la ĉilia verkisto Antonio Skármeta, publikigita en 1985 fare de la eldonejo Editorial Sudamericana en Bonaero. Tewmas pri la teksto de la samnoma filmo kiun la aŭtoro mem estis premieriginta en 1983. Poste, la romano inspiris al Michael Radford la filmon Il Postino, kiu estis premierita en 1994 kaj en kiu la agado okazas en Italio jarojn antaŭ la okazaĵoj de la libro. La romano estis adaptita ankaŭ al teatro. Post la sukceso de la filmo de Radford, la novelo, pro komercaj necesoj, nomiĝis El cartero de Neruda. Ĉiuokaze la teksto estis kinigita trifoje: nome en 1983, 1994 kaj 2022.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Junio de 1969. Mario Jiménez estas 17-jarulo, malkontenta kun sia vivo, ĉar same kiel sia patro, li devas iĝi fiŝkaptisto. Iam li decidas iĝi leterportisto, kaj estas sendita al Isla Negra (Nigra Insulo) kun unusola kliento, nome Pablo Neruda, al kiu ĉiutage li portas leterojn dekomence ne parolante sed poste Mario Jiménez kaj Pablo Neruda parolas pri metaforoj, kaj finfine ili amikiĝas. Mario malkovras, ke li volas estis verkisto same kiel lia idolo; li krome enamiĝas de junulino Beatriz, kun kiu li havas rilatojn, sed kies patrino tute malakceptas lin. Siaflanke Neruda iĝas ambasadoro en Francio.

Post iom da tempo, Neruda sendas sonregistrilon al Mario, al kiu petas registri la lokajn sonojn kiuj maskas al li, inter kiuj tiujn de lia filo Pablo Neftalí Jiménez González ĵus naskiĝinta. Post pli da tempo Mario prezentiĝas al konkurso de poezio, sed la revuo publikigonta la venkintan poemon estas kontrolita de militistoj. Krome la Neruda malsaniĝas. Poste okazas la Puĉo en septembro 1973. La domo de Pablo Neruda estas kontrolita de militistoj, kio malhelpas la alvenon de leteroj, sed Mario parkeras ilin kaj transigas la enhavon al Neruda.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  • Ardiente paciencia (1983), de Antonio Skarmeta.
  • Il Postino (1994), de Michael Radford, en hispana El cartero y Pablo Neruda.
  • Ardiente paciencia (2022), de Rodrigo Sepúlveda.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ardiente paciencia en la hispana Vikipedio.