Aresto de la Romanov-familio en Carskoje Selo
Aresto de la Romanov-familio en Carskoje Selo okazis post la Abdiko de Nikolao la 2-a kaj daŭris de marto ĝis aŭgusto 1917, post kiam ili estis ekzilitaj al Tobolsko kaj fine mortpafitaj en Jekaterinburgo. En tiu periodo ili troviĝis en la Aleksandra palaco en Carskoje Selo.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]La 2-an de marto[jul.]/ 15-an de marto 1917[greg.] dum kunsido ministro pri eksteraj aferoj Pavel Miljukov proponis sendi la eks-caran familion eksterlanden pro politikaj konsideroj kaj malebleco garantii ilian sekurecon en Rusio. La Provizora Registaro konkludis ke tio ne necesas rilate ĉiujn Romanovojn, sed nur rilate Nikolaon kaj Mikaelon Aleksandroviĉ, kaj iliajn familiojn. Oni konkludis ankaŭ ke ne nepre necesas ekzilo eksterlanden, sufiĉas limigi ilian restadon en certa loko de Rusio[1].
La 4-an de marto[jul.]/ 17-an de marto 1917[greg.] Nikolao, reveninta de Pskovo al la cara komandejo (ruse Царская Ставка) en Mohilov, sendis al la registaro peton pri ebleco vojaĝi kun sia akompanantaro al Carskoje Selo, resti tie ĝis resaniĝo de la infanoj, post kio veturi al Romanov-na-Murmane kaj post la fino de la milito transloĝiĝi al Livadio en Krimeo por daŭra restado. Sed la stabestro generalo Miĥail Aleksejev en sia telegramo, sendita samtage al la registarestro Georgij Lvov, ne menciis la lastan punkton[2].
La 5-an de marto[jul.]/ 18-an de marto 1917[greg.] laŭ propono de Aleksandr Kerenskij, la registaro decidis eksigi komandanton de la Aleksandra palaco kaj sendi tien komisaron, kies tasko estas aranĝi la gardadon de la cara familio kaj kuracadon kaj flegadon de la eks-carido Aleksej[3]. Estroj de aliancanaj militaj misioj proponis akompani Nikolaon ĝis Carskoje Selo, sed generalo Aleksejev diris ke por tio li devus denove peti permeson de la registaro, kio kaŭzos nedezirindan prokraston[4]. La 6-an de marto[jul.]/ 19-an de marto 1917[greg.] Lvov informis la generalon ke la registaro aprobis ĉiujn tri petojn. La 7-an de marto[jul.]/ 20-an de marto 1917[greg.] aperis la registara ordono "Pri malliberigo de la abdikinta imperiestro Nikolao la 2-a kaj lia edzino" (ruse О лишении свободы отрекшегося императора Николая II и его супруги), kiu preskribis agnoski ilin malliberaj kaj sendi al Carskoje Selo, kiucele generalo Aleksejev devis taskigi gardistaron formitan el senditaj al Mohilovo membroj de la Ŝtata Dumao: Aleksandr Aleksandroviĉ Bublikov, Vasilij Miĥajloviĉ Verŝinin, Semjon Fjodoroviĉ Gribunin kaj Savelij Andrejeviĉ Kalinin, kiuj fine prezentu raporton pri plenumo de sia tasko. Plenumi la arestordonon devis la nova komandestro de la Petrograda Milita Distrikto generalo Lavr Kornilov[5].
Administranto de la registaro Vladimir Nabokov en siaj rememoroj taksis tiun ĉi decidon kiel malĝustan kaj jure malpravan, ĉar mankis kialoj aresti la eks-caron, kies abdiko pro tio transformiĝis je eksigo. Enketisto Nikolaj Sokolov ankaŭ konsideris tion la unua paŝo al ekzekuto de la cara familio, ĉar la aresto malebligis ilian forveturon eksterlanden[6].
Aleksandr Kerenskij diris ke la arestordonon kaŭzis du aferoj: ekstrema malamikeco de soldataro kaj laboristoj de Moskvo kaj Petrogrado, postulintaj ekzekuton de la caro, kaj persistaj postuloj de burĝaro kaj speciale de superaj oficiroj enketi la eksteran agadon de Nikolao kaj speciale de lia edzino, akuzataj pri strebo fiaskigi Rusion kaj subskribi apartan pactraktaton kun Germanio, kion sekvus alianciĝo kun ĝi. La 4-an de marto[jul.]/ 17-an de marto 1917[greg.] la registaro establis la Superan Ekstreman Enketan Komisionon (ruse Верховная Чрезвычайная Следственная Комиссия), kies tasko estis enketi agadon de la supera administracio, inkluzive de Nikolao kaj Aleksandra Fjodorovna, kaj por tio, argumentis Kerenskij, necesis limigi ilian liberecon[7].
Vivo en la Aleksandra palaco
[redakti | redakti fonton]La Romanov-familio ne rajtis iri ekster la limigita teritorio, do ili ne povis frekventi preĝejojn, kio grave ĝenis ilin, speciale la eks-imperiestrinon. Oni aranĝis por ili diservojn en hejma preĝejo, kreita en ĉambro[8].
Eventuala foriro al Britio
[redakti | redakti fonton]Komence oni prikonsideris eblecon forsendi la eks-caran familion al Britio. La 7-an de marto[jul.]/ 20-an de marto 1917[greg.] Kerenskij diris al gazetistoj ke baldaŭ Nikolao estos sub lia persona kontrolo transportita al haveno kaj de tie sur vaporŝipo sekvos al Anglio[9]. La 8-an de marto[jul.]/ 21-an de marto 1917[greg.] Pavel Miljukov diris al brita ambasadoro George William Buchanan ke li preferas ke Nikolao ne estu sendita al Krimeo, sed restu en Carskoje Selo ĝis liaj gefiloj resaniĝos de morbilo, post kio ili plej rapide foriru al Britio. Li petis la ambasadoron aranĝi tion kaj speciale insistis ke la eks-caro ne rajtu forlasi Brition antaŭ la fino de la milito. Sekvan tagon la diplomato sciigis Miljukov ke la reĝo Georgo la 5-a kaj la registaro estos feliĉaj plenumi tiun ĉi peton de la provizora registaro kaj doni azilon al la Romanov-familio. Li aldonis ke tiukaze Rusio devos garantii decan financadon de plua vivo de la Romanov-familio. Miljukov garantiis tion kaj petis ne afiŝi publike iliajn intertraktojn. La brito esprimis esperon ke la Romanovoj baldaŭ povos veni al Romanov-na-Murmane. Sed la afero ne restis sekreta kion atestas samtaga taglibra notico de franca ambasadoro Maurice Paléologue, registrinta jam kelktagojn cirkulantajn onidirojn pri fuĝo de la Romanovoj al Britio, preparata de Miljukov, Lvov, Guĉkov ks, kaj respektivaj intertraktoj[10].
Ŝajnis ke la angla varianto havis ŝancojn sukcesi, ĉar jam la 6-an de marto[jul.]/ 19-an de marto 1917[greg.], tuj post ekscii pri abdiko de Nikolao, la brita reĝo sendis al la brita generalo John Hanbury-Williams telegramon, en kiu li nokis sin "ĉiam fidela kaj sindona amiko". La telegramo estis transdonenda al la Cara Komandejo en Mohilovo, sed Nikolao jam forlasis ĝin, do la generalo transsendis la telegramon al Miljukov, kiu argumentis ke ĝi estis adresita al la imperiestro dum Nikolao ne plu regas, do li transdonis ĝin al George William Buchanan kaj Nikolao neniam ĝin ricevis. Poste Buchanan diris ke Miljukov petis lin ne transdoni ĝin[11].
Buchanan dufoje, 6-an de marto[jul.]/ 19-an de marto 1917[greg.] kaj la 8-an de marto[jul.]/ 21-an de marto 1917[greg.] informis Londonon pri la peto de Miljukov kaj la 9-an de marto[jul.]/ 22-an de marto 1917[greg.] la brita ministro pri eksteraj aferoj Arthur James Balfour respondis ke la reĝo kaj la registaro pretas gastigi la Romanovojn dum la milito, sed la rusia registaro devos financi ilian vivon. La 10-an de marto[jul.]/ 23-an de marto 1917[greg.] Buchanan transdonis al Miljukov oficialan deklaron de la brita registaro kaj la rusia ministro petis lin ne afiŝi tion, promesinte ke la financado ne estos obstaklo, des pli ke Nikolao havas grandajn personajn riĉaĵojn[12].
Aleksandr Kerenskij diris poste ke en julio 1917 la brita registaro rifuzis akcepti la Romanovojn, kvankam de rusia flanko ĉio estis jam preta[13].
![]() |
|
Rusia ambasdoro en Hispanio Anatolij Nekludov raportis ke la 2-an de julio 1917 hispana reĝo Alfonso la 13-a petis lin garantii sekurecon de Nikolao kaj lia familio. Responde la diplomato kredigis lin ke la nuna registaro neniam damaĝos la Romanovojn dum ekstera enmiksiĝo povus kaŭzi problemojn kaj kompliki ilian situacion[14].
La instruisto Pierre Gilliard rememoris poste ke neniu deziris surpreni respondecon pri la sorto de la Romanov-familio[15].
![]() |
|
Foriro
[redakti | redakti fonton]La 11-an de julio[jul.]/ 24-an de julio 1917[greg.] Kerenskij renkontiĝis kun Nikolao kaj informis lin pri neceso transloĝiĝi pli for de la ĉiam pli tumulta Petrogrado. Oficiale oni diris ke tion kaŭzas proksimiĝoo de la Riga fronto pro germana ofensivo. Livadio estis konsiderata neakceptebla varianto, tamen al la filinoj oni proponis ekloĝi en Krimeo ĉe ilia avino, kion ili rifuzis[16]. Laŭ iuj informoj metropolito de Tobolsko Hermogen proponis al Kerenskij tiun ĉi urbon, kie influo de bolŝevistoj estis eta kaj la potencon plu havis gubernia komisaro de la Provizora Registaro[17].
Kerenskij klarigis poste ke tio estis lia persona decido, farita post prikonsiderado de pluraj variantoj.
![]() |
|
Kerenskij asertis ke la fina decido pri la ekzilo al Tobolsko estis farita dum kunsido de la ministroj Georgij Lvov, Miĥail Tereŝĉenko, Nikolaj Nekrasov kaj Aleksandr Kerenskij dum la aliaj registaranoj "sciis nek pri la dato, nek pri la direkto"[19].
Pierre Gilliard rememoris ke Kerenskij klarigis al Nikolao la translokiĝo per siaj planoj "entrepreni la plej energiajn agojn kontraŭ la bolŝevistoj", kio neeviteble kaŭzus armitan konflikton kies viktimo povus esti la eks-cara familio. Li mem tamen emas kredi al aserto ke per tio Kerenskij cedis al la premo de maldekstruloj, dezirintaj izoli la eks-caron de la malfidinda armeo.
La 20-an de septembro 1917 ĵurnalo "Izvestija" publikigis intervjuon de ministro Aleksej Nikitin, interalie dirinta[20]:
![]() |
|
La 31-an de julio[jul.]/ 13-an de aŭgusto 1917[greg.] matene Kerenskij venis al Carskoje Selo por averti ke vespere la eks-cara familio ekveturos per trajno. Pri tio hazarde eksciis grandprinco Miĥail Aleksandroviĉ, kiu troviĝis tiutampe ĉe grandprinco Boris Vladimiroviĉ en Carskoje Selo. Komandanto de la Aleksandra palaco kolonelo Jevgenij Kobilinskij alportis lin per aŭto kaj la du fratoj konversaciis 10 minutojn ĉeeste de Kerenskij. Miĥail deziris adiaŭi ankaŭ la genevojn, sed Kerenskij diris ke tio okupos tro multe da manka tempo. Tio estis la unua kaj lasta renkontiĝo de la fratoj post la abdiko de Nikolao[21].
Pro fuŝa organizado la Romanov-familio tutan nokton atendis la trajnon en la palaco dum la servistaro atendis en kampo inter Carskoje Selo kaj la fervojstacio Aleksandrovskaja. Aleksandra Fjodorvna skribis en adiaŭa letero al sia amikino Anna Virubova, malliberigitan en la Petropaŭla fortikaĵo, ke ili ne scias sian destinpunkton, sed supozas ĝin[22].
![]() |
|
Kerenskij ĝentile adiaŭis la Romanovojn, uzante malnovajn titolojn, diris al Kobilinskij ke ili devos esti provizataj laŭe al ilia alta statuso, kaj alparolis la gardistaron, dirinte: "Memoru: oni ne batas la kuŝanton. Kondutu ĝentile, ne impertinente" (ruse Помните: лежачего не бьют. Ведите себя вежливо, а не по-хамски)[24].
La 1-an de aŭgusto[jul.]/ 14-an de aŭgusto 1917[greg.] je 6-10 matene la trajno ekveturis. Komandestro de la 1-a gvardia pafista rezerva regimento kolonelo Nikolaj Artabalevskij priskribis la adiaŭon de la Romanov-familio kun la ĉeestintoj[25]:
![]() |
|
Vojaĝo
[redakti | redakti fonton]Al Tjumeno direktiĝis kun certa intervalo du trajnoj, konsistintaj respektive el 9 kaj 10 vagonoj. La Romanov-familio kaj parto de illia akompanantaro troviĝis en dormovagono de internacia klaso. Servistaro kaj soldatoj de la 1-a gvardia pafista regimento okupis 8 aliajn vagonojn. Ilin sekvis trajno el 10 vagonoj, okupitaj de la resto de la akompanantaro, servistaro kaj soldatoj de la 2-a kaj 4-a regimentoj. Sume, kroma la Romanovoj, ekveturis 45 akompanantoj kaj servistoj, 330 soldatoj kaj 6 oficiroj. Por plia kamuflado la eks-cara trajno iris sub flago de la Japana (laŭ aliaj datumoj — Usona) misio de la Ruĝa Kruco. La familion akompanis senditoj de la Provizora registaro: asistanto de komisaro pri administrado de la eksa kortega ministerio Pavel Makarov, deputito de la Ŝtata Dumao Vasilij Verŝinin kaj kolonelo Jevgenij Kobilinskij. Ĉambristo de la eks-carino Aleksej Volkov nomas ilin "bonegaj homoj". Ĉio okazis laŭe al instrukcio de Kerenskij, al kiu oni regule sendis telegrafajn raportojn[26].
Nikolao skribis en sia taglibro ke la trajno estis komforta kaj manĝoj en vagono-restoracio okazis laŭ menuo de la Ĉina orienta fervojo. Dum haltoj familianoj plukis berojn kaj fungojn en arbaro. Ĉe fervojstacioj laŭ ordono de la komandanto la fenestroj estis kurtenataj[27].
La 4-an de aŭgusto[jul.]/ 17-an de aŭgusto 1917[greg.] meznokte la trajno venis al Tjumeno, rekte al la haveno kaj komenciĝis transigo de la homoj kaj kargo sur ŝipojn, daŭrinta la tutan nokton. Sekvan tagon je la 6-a matene la ŝipoj eknavigaciis al Tobolsko.
Laŭvoje ili iris preter vilaĝo Pokrovskoje, naskiĝloko de Grigorij Rasputin, kie la Romanov-familio havis eblecon vidi lian domon, situintan proksime al la bordo[28].
![]() |
|
La 6-an de aŭgusto[jul.]/ 19-an de aŭgusto 1917[greg.] vespere la ŝipoj venis al Tobolsko, destinita por la ekzilo de la Romanov-familio[29].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 19–20. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 22–23. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 21–22. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 25. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 26–27. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 27–28. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 28–30. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Капков, П. Г.. (2018) Громова А. В.: Последний духовник Императора Николая II и его Семьи: тобольский протоиерей Владимир Хлынов. По архивным документам, Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 27. ISBN = 9785912151583.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 30. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 31–32. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 33–34, 36–37. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 34–35. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 37–38. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 38–40. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 41. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 42–44. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 45. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 45–46. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 46. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 47. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 49–52. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 52–53. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Evidente temas respektive pri la sanktulo Johano de Tobolsko kaj amiko de la carino Grigorij Rasputin.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 54–55. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 55. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 55–56. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 57. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 57–58. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 58. ISBN = 9785912151620.