Arevalillo
Arevalillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05153 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 5° 22′ U (mapo)40.587222222222-5.3744444444444Koordinatoj: 40° 35′ N, 5° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arevalillo [+] | |||
Arevalillo [arebaLIljo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Arevalillo estas komprenebla etimologie kiel Malgranda Arévalo, alude al apuda urbo Arévalo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 76 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 51 km de Salamanko.
Ĝi limas kun Narrillos del Álamo, Horcajo Medianero (Salamanko), Martínez, El Mirón, Zapardiel de la Cañada, Collado del Mirón kaj Becedillas.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas legendo pri la deveno de Arevalillo kiel epizodo dum la franc-hispana milito (1635-1659), en kiu kelkaj lokanoj de la relative najbara urbo Arévalo, abandonis ĝin por translokiĝi al Ameriko serĉante pli favoran situacion, sed survoje ĉe Arevalillo ili trovis trezoreton de francaj ormoneroj kaj tial ili decidis krei tie novan loĝlokon nome Arevalillo. Oni ekkonstruis preĝejon en la 16-a jarcento, sed tio ne finfiniĝis, kaj nur en la 18-a jarcento oni konstruis la preĝejon.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Aparte estas granda bredejo de kunikloj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).