La subskribo de la Pacto Federal inter la provincoj Bonaero, Entre Ríos, Santa Fe kaj Corrientes la 4an de januaro de 1831 — al kiu aliĝis dum la du postaj jaroj la aliaj 9 provincoj tiam ekzistantaj — estas konsiderata la eliro de la transira periodo, finita per la reveno de Juan Manuel de Rosas al la registaro de Bonaero en 1835. La elpostenigo de Rosas post la Batalo de Caseros kondukis al la secesio de la ĉefa provinco de la Konfederacio, kio naskis la novan realaĵon nomatan Ŝtato Bonaero en 1852. Tiu lasta eniris militon kontraŭ la resto de la Konfederacio kio kondukis al la Batalo de Pavón en 1861. La triumfo de Bonaero okazigis la finon de la Konfederacio, la nacian reunuigon — malprofite por la aŭtonomecoj federaj provincaj — hegemoniigitan de la liberala elito instalita en la urbo Bonaero kaj la aplikadon de la Argentina Konstitucio de 1853 en la tuta teritorio.