Argentina Liberecana Federacio
Aspekto
Argentina Liberecana Federacio | ||
---|---|---|
partio ![]() | ||
Komenco | 1935 vd | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Sidejo | Bonaero | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Argentina Liberecana Federacio (en hispana, Federación Libertaria Argentina, FLA) estas liberecana anarĥikomunisma [1] federacio kiu funkcias en Argentino, ĉe Bonaero, San Pedro, Pampa Provinco, kaj Rosario. Fondita en Oktobro 1935 kun la nomo de Anarki-Komunisma Federacio de Argentino (FACA, Federación Anarco-Comunista Argentina) kaj FLA adoptis sian nunan nomon en 1955.
Ekde 1985, la FLA publikigis la socipolitikan gazeton El Libertario. Antaŭ tio, FLA publikigis Acción Libertaria.[2] La FLA estas membro de la Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF-IFA), nome la anarkiisma internacio kiu inkludas membrajn organizojn el Italio, Hispanio, Granda Britio kaj Irlando, Francio, Germanio kaj aliaj landoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Woodcock, George. (1a de novembro 2004) Anarchism: a history of libertarian ideas and movements, 1‑a eldono, UTP Higher Education, p. 358. ISBN 978-1-55111-629-7.
- ↑ Meaker, Gerald H.. (Novembro 1974) The revolutionary left in Spain, 1914-1923. Stanford University Press, p. 28. ISBN 978-0-8047-0845-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de FLA
- FLA Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine citita en Anarchist Encyclopedia
- [1] skanaĵoj de gazetoj en la arkivo de la FLA.