Argentina Patagonio
Argentina Patagonio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Regionoj de Argentino [+] | ||
Lando | Argentino | |
- koordinatoj | 36° 9′ 2″ S, 70° 23′ 47″ U (mapo)-36.15055556-70.39638889Koordinatoj: 36° 9′ 2″ S, 70° 23′ 47″ U (mapo) | |
Argentina Patagonio | ||
Vikimedia Komunejo: Patagonia, Argentina [+] | ||
Argentina Patagonio (hispane Patagonia argentina), nomita ankaŭ región patagónica (patagonia regiono) estas unu el ses aŭ naŭ geografiaj regionoj de Argentino, kiu enhavas la parton de Patagonio kiun enhavas tiu lando. Ĝi enhavas aron de provincoj kaj naturaj areoj unikaj en la mondo.
Laŭ la sistemo de la regiona integriĝo ĝi estas unu de la kvar regionoj kreitaj per interprovinciaj traktatoj por la integrigo regiona de la provincoj de Argentino kun bazo sur la artikolo 124 de la Argentina Konstitucio. Tiele la Región de la Patagonia estis kreita de la Tratado Fundacional de la Región de la Patagonia, de la 26-a de junio de 1996.
Ĝeneralaĵoj
[redakti | redakti fonton]La regiono de la patagonia Argentino subdividiĝas laŭ du kriterioj: Norda Patagonio (provincoj Río Negro, Neŭkeno kaj Suda Patagonio kiu inkludas la provincojn Ĉubutio, Santa Cruz kaj Fajrolando. La argentina Patagonio havas areon de pli ol 800 000 km² kaj se oni aldonas tiujn de la Argentina Antarkto kiu formas teorian departementon de la provinco Fajrolando, la areo estus ĉirkaŭ 1 700 000 km² kvankam la ĉirkaŭ 1 000 000 km² de la Argentina Antarkto kaj de la Insuloj de Suda Atlantiko estas konsiderataj kvankam argentinaj teritorioj kun ĉefurbo en patagonia argentina urbo (Ushuaia) kiel regionoj geografie ĉeantarktaj kaj antarktaj: tio estas, la 1 000 000 km² de antarktaj teritorioj argentinaj estu konsiderataj nepatagoniaj.
La ĉefaj urboj estas la jenaj: Neuquén ĉe la areo Alto Valle del Río Negro, Comodoro Rivadavia ĉe la maro kaj San Carlos de Bariloche en la montara zono; aliflanke Ushuaia estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj, la urbo plej suda de la planedo kaj la argentina ĉefurbo "trans" la (okcidento aŭ sudo) de la Andoj.
Oni parolas ankaŭ pri Anda Patagonio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Nº1 | Provinco | CPA | Loĝ. (2001) | Loĝ. (2010)[1] | Areo (km²) | Ĉefurbo | Flago |
---|---|---|---|---|---|---|---|
14 | Río Negro | R | 573 394 | 603 761 | 203 013 | Viedma | |
16 | Neŭkeno | Q | 473 045 | 565 242 | 94 078 | Neŭkeno | |
17 | Ĉubutio | U | 425 375 | 470 733 | 224 686 | Rawson | |
21 | La Pampa | L | 299 294 | 341 456 | 143 440 | Santa Rosa | |
22 | Santa Cruz | Z | 197 191 | 234 087 | 243943 | Río Gallegos | |
23 | Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko | V | 100 960 | 133 694 | 1 002 445 | Ushuaia | |
Totalo | - | 2 069 259 | 2 348 973 | 1 911 605 | - | - |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://web.archive.org/web/20051109220300/http://www.indec.mecon.ar/nuevaweb/cuadros/2/proyecciones_provinciales_vol31.pdf Proyecciones provinciales de población por sexo y grupos de edad 2001-2015, INDEC, alirita la 29-06-2010
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Navarro Floria, P. (2004). Patagonia: Ciencia y Conquista". General Roca ( R N ), Argentina: PubliFaDeCs/CE.
- Bridges, E. Lucas (1952). El último confín de la tierra. Buenos Aires, Argentina: Emecé Editores S.A.
- de Agostini, Alberto. (1956). Treinta años en Tierra del Fuego. Buenos Aires, Argentina: Ediciones Preuser.
- Emperaire, J. (2002). Los nómades del mar. Santiago, Chile: Lom Ediciones. 27.028.
- Laming, A. (1957). En la Patagonia confín del mundo. Santiago, Chile: Editorial del Pacífico S.A.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Instituto Nacional de Promoción Turística de la República Argentina Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Parlamento patagónico Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine