Ariogala
Aspekto
Ariogala | |||
---|---|---|---|
la urba hospitalo
| |||
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Litovio | ||
Distrikto | distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010) | ||
Komunumo | komunumo Raseiniai | ||
Poŝtkodo | LT-60019 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 619 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 543 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 16′ N, 23° 29′ O (mapo)55.26666666666723.483333333333Koordinatoj: 55° 16′ N, 23° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 92 m [+] | ||
Areo | 4,82 km² ( 482 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ariogala [+] | |||
Ariogala estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la subdistrikta komunumo Raseiniai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 2 619 loĝantoj sur areo de 4,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 543 loĝantoj/km².
Diversaĵoj
[redakti | redakti fonton]La kampareca urbeto iĝis la modelo, laŭ kiu la fikcia urbo Anasurbo, la hejmloko de Donaldo Anaso, Onklo Skruĝo MakAnaso, la anasidoj Hui, Dui kaj Lui Anaso, kaj multaj aliaj homecaj bestoj, en la litova ricevis la nomon Ančiogala (Ančio estas genitivo de la vorto antis (anaso) kaj la vorto klare similas al Ariogala - krome la vortero gala povas kompreniĝi kiel "finaĵo" aŭ "postaĵo").