Arkońskie-Niemierzyn
Arkońskie-Niemierzyn | |
pole: Arkońskie-Niemierzyn | |
setlejo | |
Setlejo Arkońskie
| |
Oficiala nomo: Arkońskie-Niemierzyn | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Zachód |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Arkońskie-Niemierzyn |
- koordinatoj | 53° 27′ 16.92″ N 14° 31′ 24.96″ O / 53.4547000 °N, 14.5236000 °O (mapo) |
Loĝantaro | 11 288 (26.04.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Arkońskie-Niemierzyn enkadre de Pollando
| |
Retpaĝo: arkonskie.szczecin.pl | |
Arkońskie-Niemierzyn estas setlejo de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Arkońskie-Niemierzyn estas lokita en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 17-an lokon en la urbo kaj la 6-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 11 288 loĝantojn[1].
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Osów kaj Warszewo (norde), Niebuszewo (oriente), Niebuszewo-Bolinko kaj Łękno (sude) kaj Zawadzkiego-Klonowica kaj Pogodno (okcidente).
La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorio de eksa setlejo Niemierzyn. Niemierzyn apartenis al Szczecin ekde la jaro 1900[2].
Slabokonstruaĵoj de setlejo Arkońskie estis konstruitaj post la Dua Mondmilito. Ĉefaj stratoj de Arkońskie-Niemierzyn estas nuntempe strato Arkońska kaj strato Niemierzyńska. La setlejo estas konekta kun la sudaj partoj de Szczecin per la tramlinio 3 kaj 10.
Objektoj kaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Provinca Hospitalo
- Arbaro Wkrzańska
- Arbaro Arkoński
- Turo de Quistorp (nuligata)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Strato Arkońska
-
Alta domo ĉe la strato Arkońska
-
Tramo de la linio 10 antaŭ la Provinca Hospitalo
-
Slabokonstruaĵoj
-
Verda spaco de setlejo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ bip.um.szczecin.pl (2015-04-26). Arkivita el la originalo je 2016-01-14. Alirita 2015-07-13.
- ↑ Pomorze Zachodnie w tysiącleciu : praca zbiorowa / pod red. Pawła Bartnika i Kazimierza Kozłowskiego ; Polskie Towarzystwo Historyczne. Oddział w Szczecinie, Kuratorium Oświaty w Szczecinie, Urząd Miejski w Szczecinie., Szczecin 2000, paĝo 159
|