Armĥi
Armĥi | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 28 km |
Akvokolekta areo | 298 km² |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Terek |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Inguŝio, Nord-Osetio |
Armĥi aŭ Kistinka - ruse Армхи́ aŭ Кистинка, inguŝe Ӏарам-хий/Ӏaram-hij aŭ Кисти-хий/Kisti-hij, osete Мӕхъхъӕлдон [Maĥĥaldon], kartvele ქისტეთისწყალი [Kistetistskali] - estas rivero en la Ĝejraĥa distrikto aŭ distrikto Ĝejraĥ respektive Ĵaraĥa distrikto aŭ distrikto Ĵaraĥ (inguŝe Жӏайраха шахьар [ĵ'ajraĥa ŝaĥar], ruse Джейрахский район [Ĝejraĥskij rajon]) de Inguŝio kaj sur la teritorio de Vladikavkaz en Norda Osetio. La rivero estas alfluanto de la pli larĝa rivero Terek, fluanta tra la tuta Norda Kaŭkazio ĝis la Kaspia maro. La longo de la rivero Armĥi estas 28 km, kaj ĝia akvokolekta areo estas 298 km². La nomo "Armĥi" estis asignita al la rivero komence de la 20-a jarcento - la origina nomo estas "Kistinka". En mezepokaj kartvelaj fontoj ĝi ankaŭ portis la nomon "Kist-Dzurdzukskaja".
Kune kun la riveroj Sunĵa, Assa kaj Fortanga, la rivero Armĥi (Kistinka) konsistigas riveran sistemon, kiu sume konsidereblas la ĉefa river(ar)o de Inguŝio, kies totala basena areo estas 3073 km².