Armand Pien
Armand Pien | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1920 en Ghent |
Morto | 22-an de septembro 2003 (83-jaraĝa) en Ghent |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | radio-prezentisto ludisto veterprezentisto |
Armand Nicolas PIEN (2-a de januaro 1920 - 22-a de septembro 2003) estis veterprognozisto ĉe la publika flandra televido-stacio dum 37 jaroj (ekde 1953 ĝis 1990) kaj fariĝis unu el ĉeffiguroj tie. Li multe klopodis interesigi homojn pri scienco.
Armand PIEN naskiĝis en Gento kie li ankaŭ studis matematikon.
Li estis kunfondinto kaj estrarano de la asocio Vrienden van de Oude Sterrenwacht van de RUG (geamikoj de la malnova observatorio de la universitato en Gento) kiu klopodis renovigi ĝin. Dum la oficiala malfermo, la 12-an de oktobro 1996, la observatorio ricevis la nomon: RUG-Volkssterrenwacht 'Armand Pien'.
Armand PIEN estis konata pro siaj ŝercoj dum siaj veterprognozoj en la televido kaj radio.
La asteroido kun la klasifika numero 2816 ricevis la nomon "2816 Pien", laŭ Armand Pien.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.kmi.be
- http://www.humo.be/deHumoFiles/2003/pien2.htm la revuo HUMO pri Armand PIEN.
- RUG Volkssterrenwacht Armand Pien Arkivigite je 2009-06-05 per la retarkivo Wayback Machine : popola stel-observatorio