Armenia nacia teamo de futbalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Armenio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 19 jaroj. |
Armenia nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Armenia Futbala Federacio | |
manaĝero | Suren Chakhalyan | |
golreĝo | Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան, 32) | |
FIFA kodo | ARM | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1992 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 2016 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 2022 | |
Futbala Mondpokalo | ||
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | kvalifikigaj fazoj en ĉiu UEFA-Ĉampionado ekde 1996 | |
La Armenia nacia teamo de futbalo (armene: Հայաստանի ֆուտբոլի ազգային հավաքական, Hajastani futboli azgajin havak’akan) estas la nacia futbalteamo de Armenio. Ĝi agadas kadre de la Armenia Futbala Federacio. Post la disigo de Sovetunio, la teamo unuafoje ludis sian unuan internacian matĉon kontraŭ Moldavio la 12-an de oktobro 1992.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Suren Chakhalyan, kaj la teamestro estas Varazdat Harojan (Վարազդատ Հարոյան). Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (32) atingis Henriĥ Mĥitarjan (Հենրիխ Մխիթարյան), kiu inter la jaroj 2007 kaj 2021 partoprenis sume 95 internaciajn matĉojn de la nacia teamo kaj en la finaj jaroj estis la kapitano de la teamo. Tamen entute la plej multajn internaciajn matĉojn (132) kadre de la teamo partoprenis la futbalisto Sargis Hovsepjan (Սարգիս Հովսեփյան).