Saltu al enhavo

Armor Assault

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Armor Assault

Disvolvo John Weber
Eldoninto Automated Simulations
Dato de lanĉo 1982
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Laŭvica strategia videoludo
vdr

Armor Assault estas laŭvica strategia videoludo verkita de John Weber por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj publikigita en 1982 fare de Automated Simulations.[1]. La ludo celas simuladi kirasmilitan konflikton inter fortoj de NATO kaj Sovetunio.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Enluda ekrankopio montrante riveran mapon.

Armor Assault estas taktika simulado de tankaj bataloj en hipoteza Tria Mondmilito inter NATO kaj Sovetunio, en diversaj scenaroj de la Rejno ĝis Afganio. Ĉiu flanko kontrolas ses tankojn, armitajn per gviditaj misiloj kaj minoj. La ludanto povas elekti unu el la 12 scenaroj kaj diversaj terenoj : ĝangalo, dezerto, rivero, urbo kaj montaraj regionoj. Ĉiu vico la ludanto manovras siajn tankojn, minojn kaj gviditajn misilojn, detruante la fortojn de sia malamiko per oportuna aŭ rekta fajro. La movado estas influita de la tereno kaj la tipo de fajro uzata.

Floyd Mathews recenzis la ludon por Computer Gaming World kaj deklaris, ke "konsiderante ĉiujn faktorojn, Armor Assault estas ludo kun multaj bonaj trajtoj, el kiuj la plej bonaj estas la kapablo permesi larĝan gamon de scenaroj kaj la inkluzivo de samtempaj movado kaj pafo."[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Armor Assault.
  2. 2,0 2,1 Mathews, Floyd (Jan–Feb 1983). "Armor Assault: Review and Analysis". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 8. pp. 28, 45.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]