Arnoldo de Altena
Aspekto
Arnoldo de Altena | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1166 |
Morto | 3-an de majo 1209 (43-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Eberhardo la 1-a de Berg-Altena |
Patrino | Adelheid van Cuyk-Arnsberg (en) |
Frat(in)oj | Adolf of Altena (en) kaj Frederiko de Berg-Altena |
Edz(in)o | Mechtild zu Styrum (en) |
Infanoj | Frederiko de Isenberg, Eberhard II Graf von Altena und Isenburg (en) , Agnes von Berg-Altena (en) , Bruno of Isenberg (en) , Ditriĥo la 3-a de Isenberg, Engelbert I. von Isenberg (en) , Adolf von Altena, Herr von Holte (en) |
Arnoldo de Altena (naskiĝinta supozeble antaŭ 1150; mortinta la 3-an de majo 1206, 1207 aŭ 1209) estis Grafo de Altena kaj filo de Eberhardo la 1-a de Berg-Altena.
Li konstruigis kune kun sia frato, Ĉefepiskopo Adolfo de Berg-Altena Kastelon Isenburg ĉe Hattingen kaj disponis pri multaj nemoveblaĵoj. Li validas kiel fondinto de la dinastio Isenberg el la gento Berg-Altena.
Lia filo Frederiko de Isenberg eniris la historion kiel murdinto de Ĉefepiskopo Engelberto la 1-a de Kolonjo. Pluaj filoj estis la episkopo de Osnabrück, Engelberto la 1-a de Isenberg kaj la episkopo de Monastero Ditriĥo la 3-a de Isenberg. Ankaŭ tiuj ĉi estis implikitaj en la murdo.
Geedzeco kaj idoj
[redakti | redakti fonton]Arnoldo geedziĝis kun Meĥthilda, filino de Florenco la 3-a de Holando.
- Ditriĥo la 3-a de Isenberg, Princepiskopo de Monastero
- Engelberto la 1-a de Isenberg, Princepiskopo de Osnabrück
- Bruno
- Adolfo (geedzeco kun Matilda de Holte)
- Agneta (geedzeco kun Kristiano la 2-a, Grafo de Oldenburgo)
- Eberhardo la 2-a
- Filipo
- Frederiko de Isenberg
- Gotfrido